Malnova preĝejo de Hetvehely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malnova kirko de Hetvehely)
Malnova kirko de Hetvehely
Iama kirko en Hetvehely
Iama kirko en Hetvehely
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hetvehely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Baranya
diocezo Pécs
Statuso neuzata preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfruromano, gotiko
Konstruado
Specifo
Longo 14 m
Larĝo 7,5 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La iama kirko estas malnova Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Hetvehely.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento, en la sekva jarcento ĝi estis pligrandigita kaj trakonstruita. En la 16-a jarcento la turkoj okupis la regionon, la kirko malpleniĝis kaj forgesiĝis. En 1733 alvenis novaj loĝantoj, en 1760 novaj trakonstruoj okazis. Spite la uzadon oni konstruis pli grandan kirkon en 1833, poste la malnova kirko estis fojnejo kaj fumaĵejo pri viandoj. En la 1970-aj jaroj la konstruaĵo estis renovigita por historia monumento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La iama kirko situas en mezo de la vilaĝo. La preĝejo havas 3 partojn: kvarangulaj navo, sanktejo kaj sakristio. La navo kaj la sanktejo estas malfruromano, la sakristio jam gotiko. La mallarĝaj fenestroj estas gotikaj, la ronda fenestro estas baroko, la kvarangulaj fenestroj en la 18-a jarcento estis faritaj. Interne estas videblaj murpentraĵoj kaj vazo pri baptado el la 14-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.