Malsanulejo Middlesex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsanulejo Middlesex
instruhospitalo • ekshospitalo
Estiĝo 1745
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Fitzrovia
Situo
Geografia situo 51° 31′ 8″ N, 0° 8′ 16″ U (mapo)51.519-0.1377Koordinatoj: 51° 31′ 8″ N, 0° 8′ 16″ U (mapo)
Malsanulejo Middlesex (Granda Londono)
Malsanulejo Middlesex (Granda Londono)
DEC
Malsanulejo Middlesex
Malsanulejo Middlesex
Situo de Malsanulejo Middlesex
Map
Malsanulejo Middlesex
vdr

La malsanulejo Middlesex (angle Middlesex Hospital) estis malsanulejo de Londono, lokita en la kvartalo Fitzrovia. La unua tiel nomita malsanulejo malfermiĝis en 1745, kaj estis nomita laŭ la graflando Middlesex.

Novaj sekcioj estis aldonitaj iom post iom. En 1924 tamen evidentiĝis, ke la konstruaĵo estis disfalonta. La duko de York, estonta Georgo la 6-a, vizitis la malsanulejon en 1928 kaj organizis ĝian rekonstruadon, kiu estis finpretigita en 1935.

La malsanulejo malaktiviĝis en decembro 2005, kaj estis detruita printempe de 2008.