Mambele

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mambele estas formo de hibrida tranĉilo/hakilo en centra kaj suda Afriko, devenanta de kurba ĵet-ponardo uzita de la Mangbetu-popolo.

Kolektaĵo de mambele-aj ĵet-tranĉiloj en la Brita Muzeo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kpinga

Mambele konsistas el fera klingo kun - ĝenerale - kurba malantaŭa sekcio kaj antaŭa pikila parto. Ĝi povas esti uzata en proksima batalo kiel hakilo aŭ ponardo, aŭ pli tipe kiel ĵet-armilo. Ĝi kutime konsistas el kvar klingoj, tri supre kaj unu flanke. La kurba hoko kutime tenas la armilon en la viktimo, kaj se tirita, kaŭzas plian damaĝon. Ĝi estas ĉirkaŭ 22 colojn longa. Ĉi tiuj afrikaj feraj armiloj estas ĵetitaj per rotacia movado, kaj povas kaŭzi profundajn vundojn per ties elstaraj klingoj. Ili estis tipe ĵetitaj al la malamiko de 30 futojn for.

Ili varias konstante laŭ formo kaj ilia uzo etendiĝas tra Afriko, de la Supra Nilo oriente tra Mezafriko kaj ĝis Gabono en Okcidenta Afriko. En partoj de Mezafriko ĉi tiuj armiloj donas la formon de birda kapo.

Ĉi tiuj tranĉiloj reflektas la kulturon de Afriko antaŭ okcidenta koloniigo, per ties projektado kaj uzo. Ili povas esti simetriaj, bulbaj aŭ eĉ plurstangaj. Multaj estas faritaj el pli maloftaj kaj pli molaj materialoj. Ĉi tiujn malfacilis forĝi kaj estis statusa simbolo por iliaj posedantoj.

Mambele estas konata ankaŭ kiel hunga munga, danisco, goleyo, njiga, kpinga en diversaj regionoj de Afriko.

vidu ankaŭ: Tomahoko (hakilo)