Mamsuĉstriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mamsuĉstriko estas portempa rifuzo de la bebo mamnutriĝi. La bebo forturniĝas de la mamo kaj krias tiel ke ne eblas mamnutri ĝin.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La kaŭzoj povas esti tre diversaj:

  • Malkoncentriĝo pro medio
  • Doloroj de la bebo (ĉe oreloj, dentoj, gorĝo, ktp.)
  • Malagrabla sperto dum mamnutrado (timo pro laŭta bruo, ktp.)
  • Eko de gravedecomenstruo
  • Unua uzo de nova parfumosapo (odorŝanĝo)
  • Uzo de kuraciloj ĉe la patrino
  • Unua uzo de suĉilo
  • Streĉo de la patrino
  • Manĝaĵo de la patrino, kiu ne plaĉas al la bebo (ajlo, ktp.)

Reago[redakti | redakti fonton]

Eblas nutri la infanon per kuleretoglaso. Pumpado de la patrina lakto malhelpas malpligrandiĝon aŭ ĉeson de la laktofluo ĉe la patrino.

Portempa mamsuĉstriko ne signifas, ke la infano ne plu volas mamnutriĝi. Kutime post malestiĝo de la kaŭzoj, la bebo rapide mamsuĉas denove.