Manĉeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pejzaĝo de la Albaceta Manĉeto: gorĝoj de la rivero Júcar.

La Manchuela [manĈŬEla] aŭ Manĉeto estas kastilia komarko kiu troviĝas inter la ebenaĵo de La Mancha kaj la Montaro Serranía de Cuenca, kiu enhavas fizike kaj historie vilaĝojn kaj urbetojn de la Provincoj Cuenca, Albacete kaj Valencio, Hispanio. Ĉar ĝi estas dividita inter tiuj tri provincoj, administracie estus plej taŭge paroli pri Albaceta Manĉeto, Kvenka Manĉeto, kaj la Valencia Manĉeto (Requena-Utiel). Tiuj tri administraciaj subdividoj formas diversajn municiparojn.

En la pasinto, La Manchuela inkludis la aktualan komarkon de Requena-Utiel, je administracia nivelo kiel parto de Kastilio, kiu ekde 1851 ekapartenis al la provinco Valencio.

En la kastilia parto, La Manchuela troviĝas administracie dividita inter la jurisdikciaj teritorioj de San Clemente kaj Motilla del Palancar, en Cuenca; kaj de Casas-Ibáñez, La Roda, Albacete kaj Almansa, en Albacete.