Manŝaltilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La manŝaltilo havas la saman funkcion kiel gaspedalo, sed ĝi estas manipulebla per la mano.

Krome la "mangasilo" estas ilo ĉe la stirilo por reguli la rapidecon de duradaj veturiloj, kvadoj kaj ankaŭ ĉe kvarradaj veturiloj kun ekipaĵo por korpe handikapitaj homoj. Ĝi ankaŭ estas la nomo por la rapidecŝaltilo ĉe elektromorskutiloj aŭ handikapulaj skoteroj.

Manŝaltilo ĉe traktoroj[redakti | redakti fonton]

Pli malnovaj traktoroj nur havas manŝaltilon. Grava avantaĝo de manŝaltilo estas, ke ĝi male al la gaspedalo, povas fiksiĝi en certaj pozicioj. Tio gravas ĉe traktoro, ekzemple, se la traktoro estas uzata kiel nemovebla potencfonto, ekzemple kiel propulso de irigacia pumpilo, propulsata per fortotransdonŝafto kaj la ŝoforo sidas sur traktoro.

La manŝaltilo povas esti ligita trans boŭdenkablo) aŭ stangaro, sed ankaŭ trans potenciometro al la motoro. Ĉe modernaj traktoroj gasŝaltilo kaj gaspedalo estas kunligitaj, t. s., ke la gaspedalo ŝanĝas sian pozicion depende de la movigado de la manŝaltilo. La manŝaltilo iĝas aŭtomate dereglita kiam la gaspedalo estas premata, por ke la rapideco povu denove esti reglata per la piedo.