Mandal estas loĝloko kaj eksa komunumo de Norvegio. Ĝi ekde 2020 apartenas al la komunumo Lindesnes en la provinco Agder kaj ĝis 2019 estis memstara komunumo en la provinco Vest-Agder. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 15 529loĝantoj sur areo de 222,83 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km². La teritorio ĝis 2019 havis komunan limon kun Lindesnes, Marnardal kaj Søgne. La areo situas rekte borde de la Norda Maro, ĉe la marbordo havas multajn klifojn kaj insuletojn, kaj ĝis 2019 ankaŭ inkluzivis signifan areon en la proksima maro.