Mangalico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mangalico (aŭ mangalica-porkokrispa porko) estas hungara porko, elformiĝinta en la 19-a jarcento el la serba sumedia-porko kaj la hungaraj stepaj (novalaj, nehejme, surherbeje breditaj; tiuj estis la salonta-a kaj bakonja porkoj) per sangokrucigoj, selektado. Ĝi estis tre populara en Eŭropo dum cent jaroj ekde mezo de la 19-a jarcento. Ĝia florada tempo estis en la unua duono de la 20-a jarcento, kiam la mondmerkata prezo de graso pluroble superis la prezon de viando. Poste graviĝo de viando kaj kondamno de grasokonsumo kondukis al preskaŭa pereo de la porkoraso.

La mangalico originale havis 4 kolortipojn (blonda, nigra, hirund-ventra, rufruĝa). Hodiaŭ jam restis nur la blonda tipo, la hararo varias de griza al flava, ruĝ-flava en ĉiu nuanco. La hararo (vilaro) estas vintre longa, krispa kiun la porko ŝanĝas en aprilo-majo al rekta, malpli densa kaj malpli longa hararo. La korposurfaco estas ardez-griza, la porka rostrofino, palpebroj kaj naturaj korpoaperturoj, la ungoj estas nigraj.

Ĝi estas moviĝema, facila, elasta. Ĝi estas preta je bredado nur en aĝo de 11-13 monatoj, naskas kutime 6 striajn porkidojn.

Ĝi estas elstara graso-produkta porko. El 180-200 kg da uzebla buĉita maso 65-70 % estas blank-varo, la karno uzatas por daŭraj viandaĵoj (salamo).

La mangalico estas senbezona, klimat-eltena, subĉiele bredebla grasporko.

Renesanco de la forgesita mangalico[redakti | redakti fonton]

La bredado de la mangalico renaskiĝis en la 1990-aj jaroj, kiam en la fruaj 1990-aj jaroj oni konstatis, ke ĝi povas doni perfektan bazmaterialon por la kosta serrano-ŝinko, tre ŝatata en la hispana merkato. Ekde tiam la mangalicaĵoj aperis en aliaj eŭropaj merkatoj.

Oni celas la porko-etaton de 50.000 mangalicoj. Tiam oni celas translokigi la produktadon de serrano-ŝinkoj al Hungario.

pri la Serrano-ŝinko[redakti | redakti fonton]

karakterizaĵoj:

  • longtempa maturiga tempo
    • 8-20 monatoj ĉe vianda tipo
    • ĝis 30 monatoj ĉe grasa tipo

Oni uzas por produkti la serrano-ŝinkojn nur marsalon kaj porkofemuron per graso marmore, riĉe traplektitan kaj kun malgranda akvoenhavo.