Mangrova krabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa mangrova krabo
Neosarmatium meinerti
Mangrova krabo

Mangrovaj kraboj estas kraboj, kiuj loĝas inter mangrovoj, kaj povas aparteni al multaj malsamaj specioj kaj eĉ familioj. Ili montriĝis ekologie signifaj laŭ multaj manieroj. Ili konservas grandan parton de la energio ene de la arbaro entombigante kaj konsumante foliorubon.[1][2] Kune kun terfosado en la tero,[3] ĉe fluso kaj kontraû predantoj ĉi tiuj krustacoj povas surgrimpi arbojn por protekti sin.[4] La paguro (eremita krabo) kaj la mangrova krabo estas la solaj krustacoj, kiuj povas surgrimpi arbojn kiel defenda mekanismo.[5] Krome, iliaj fekaĵoj povas esti la bazo de koprofagia nutra ĉeno kontribuanta al mangrova sekundara produktado.[6][7]

Larvoj de mangrovaj kraboj estas la ĉefa fonto de nutraĵo por junaj fiŝoj loĝantaj en la apudaj akvovojoj, tio indikas, ke kraboj ankaŭ helpas al marbordaj fiŝfarmoj.[8] La plenkreskaj kraboj estas nutraĵo por minacataj specioj kiel ekzemple la krabpluvio.[9]

Iliaj nestkavernoj ŝanĝas la topografion kaj la sedimentan granulan grandecon de la mangrovo,[10] kaj helpas aerigi la sedimenton.[11] Forigi krabojn de iu areo kaŭzas signifajn pliiĝojn de sulfidoj kaj amoniaj koncentriĝoj, siavice efikante sur la produktivecon kaj daŭran produktadon de la vegetaĵaro, subtenante la hipotezon, ke mangrovaj kraboj estas ŝlosilaj specioj.[12]

Specioj de mangrovaj kraboj kaj iliaj vivlokoj[redakti | redakti fonton]

  • Aratus pisoniid:Q4128024, Amerikoj
  • Habermad:Q18583298, genro de malgrandaj mangrovaj kraboj, Hind-Pacifiko,
  • Metopograpsus messord:Q6824280,
  • Metopograpsus thukuhar, ambaŭ Hind-Pacifiko
  • Neosarmatium meinerti, Hindopacifiko[13],
  • Neosarmatium smithi, Hindopacifiko[14]
  • Parasesarma leptosoma, okcidenta Hinda Oceano.
  • Perisesarma, genro kun 23 specioj, ĉefe Hind-Pacifiko, kun du okcidentafrikaj specioj, inkluzive:
    • Perisesarma bidens, Hind-Pacifiko,
    • Perisesarma guttatum, okcidenta Hinda Oceano
  • Scylla serrata, Hind-Pacifika, Scylla tranquebarica, Hind-Pacifiko
  • Sesarma, genro kun proksime al 20 specioj, multaj el kiuj loĝas en mangrovoj, en Amerikoj kaj Hindopacifiko
  • Ucides cordatus, okcidenta Atlantika Oceano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tomas Tomascik. (1997) The Ecology of the Indonesian Seas. Oxford University Press, p. 356–. ISBN 978-0-19-850186-2.
  2. Luiz Drude de Lacerda; Volker Linneweber (26 March 2002). Mangrove Ecosystems: Function and Management. Springer Science & Business Media. pp. 97–. ISBN 978-3-540-42208-2.
  3. Christopher Makowski; Charles W. Finkl (20 April 2018). Threats to Mangrove Forests: Hazards, Vulnerability, and Management. Springer. pp. 546–. ISBN 978-3-319-73016-5.
  4. Peter K. L. Ng; Richard Corlett; Hugh T. W. Tan (2011). Singapore Biodiversity: An Encyclopedia of the Natural Environment and Sustainable Development. Editions Didier Millet. pp. 454–. ISBN 978-981-4260-08-4.
  5. John Kricher. (18 February 2015) A Neotropical Companion: An Introduction to the Animals, Plants, and Ecosystems of the New World Tropics. Illustrated by Andrea S. LeJeune. Princeton University Press, p. 242–. ISBN 978-1-4008-6691-5.
  6. S. Y. Lee (1997). “Potential trophic importance of the faecal material of the mangrove crab Sesarma messa”, Marine Ecology Progress Series 159, p. 275–284. doi:10.3354/meps159275. 
  7. David Paul Gillikin (2001). “The occurrence of the semi-terrestrial shrimp Merguia oligodon (De Man, 1888) in Neosarmatium smithi H. Milne Edwards, 1853 burrows in Kenyan mangroves”, Crustaceana 74 (5), p. 505–508. doi:10.1163/156854001750243081.  Arkivigite je 2017-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-10. Alirita 2021-12-22.
  8. A. I. Robertson. (1992) “Food chains and carbon fluxes”, A. I. Robertson: Tropical Mangrove Ecosystems, Coastal and Estuarine Studies No. 41. Washington, DC: American Geophysical Union, p. 293–326. ISBN 0-87590-255-3.
  9. (1995) “Distribution and abundance of birds in tidal creeks and estuaries of the Kenyan coast between the Sabaki river and Gazi Bay”, Scopus 19, p. 47–60. Alirita 2020-03-16.. 
  10. (1986) “Effects of burrowing crabs on the topography of mangrove swamps in New South Wales”, Journal of Experimental Marine Biology and Ecology 102 (2–3), p. 223–236. doi:10.1016/0022-0981(86)90178-4. 
  11. Peter V. Ridd (1996). “Flow through animal burrows in mangrove creeks”, Estuarine, Coastal and Shelf Science 43 (5), p. 617–625. doi:10.1006/ecss.1996.0091. 
  12. Thomas J. Smith, III (1991). “Keystone species and mangrove forest dynamics: the influence of burrowing by crabs on soil nutrient status and forest productivity”, Estuarine, Coastal and Shelf Science 33 (5), p. 419–432. doi:10.1016/0272-7714(91)90081-L. 
  13. Marine Species Identification Portal : Neosarmatium meinerti. Alirita 2020-03-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-24. Alirita 2021-02-10.
  14. Giddins, R. L.; Lucas, J. S.; Nielson, M. J.; Richards, G. N. (October 15, 1986). "Feeding ecology of the mangrove crab Neosarmatium smithi (Crustacea: Decapoda: Sesarmidae)". Marine Ecology Progress Series. 33: 147–155. Bibcode:1986MEPS...33..147G. doi:10.3354/meps033147.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]