Mankiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denis Thatcher salutas usonan tiaman Unuan Damon Nancy Reagan per mankiso.

Mankiso estas gesto, konsistanta en kiso al mano, kiu indikas gentilecon, afablecon, respekton, admiradon, adoradon de unu persono al alia konsiderita supera.

Mankiso estas iniciita de la persono ricevonta la saluton metante sian manon kun la polmo malsupre; aŭ de la persono salutonta etendante manon por kapti la manon de la ricevonta. La kisanta persono plej ofte kliniĝas al la proponita mano kaj (ofte nur simbole) tuŝas la finartrikojn per siaj lipoj, dum milde tenas la proponitan manon. Tamen, la lipoj fakte ne tuŝas la manon en nuntempa tradicio, ĉefe en formala medio kie ajna intima aŭ amafera nuanco estu konsiderata tre maltaŭga aŭ eĉ maldeca. La gesto estu mallonga, kaj daŭra malpli ol unu sekundo.

Mankisado iĝis rara kaj estas plej ofte limigita al konservema supra klasodiplomatoj.

En Turkio, Malajzio, Indonezio, Brunejo kaj aliaj lokoj, mankisado estas ofta maniero saluti maljunulojn de ambaŭ seksoj, ĉefe la plej proksimaj parencoj (gepatroj, geavoj, kaj geonkloj) kaj geinstruistoj. Foje en kelkaj el tiuj lokoj, post mankiso, la salutinto portas sian manon al sia frunto.

La mankiso estis kaj estas tre uzata en arto ekzemple ĉe la filmoserio The Godfather, kiel maniero indiki la persono kiu estas Don. Ĝi aperas ankaŭ ofte en filmoj kies agado okazas en la menciitaj lokoj, epokoj aŭ sociaj medioj, kiaj Dangerous Liaisons.