Mansio (tranoktejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruinoj de iama mansio en Eining, Germanio.

En Romio, mansio, kiu venas de la latina por dumvojaĝa tranoktejo, estis oficiala haltejo en roma vojo, subtenita de la centra registaro por la uzado de oficiroj kaj komercistoj dum iliaj vojaĝoj tra la imperio. Laŭlonge de la tempo ili estis adaptitaj por gastigi vojaĝantojn el ĉiuj kondiĉoj, inkluzive la imperiestron. Ili povas esti konsiderataj la precedencoj de gastejoj kaj iberiaj hoteloj nomataj parador en Hispanio kaj pousada en Portugalio. La mansioj estis sub la administrado kaj superrigardo de oficiro.