Manuel Márquez Sterling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Márquez Sterling.

Manuel MÁRQUEZ STERLING (naskiĝis en Limo, Peruo en 1872, mortis en Havano, Kubo en 1934) estis ĵurnalisto, verkisto, diplomato kaj politikisto, patro de la ankaŭ kuba elstara intelektula politikisto Carlos Márquez Sterling, estis prezidanto de la Respubliko de Kubo dum ses horoj en 1934.

Manuel Márquez Sterling naskiĝis la 28an de aŭgusto 1872 en Limo, Peruo, en la pavilono de la Ĉe-Milita Respubliko.

Konatiĝis kun José Martí, kaj en 1895 deklaris en Hispanio : "Mi pledas por la sendependeco de Kubo kaj pro tio ke ne ekzistas aliaj eblaj vojoj por ĝin atingi mi pretas militi," en Madrido kunlaboris en La Revista Internacional de Ajedrez.

Sciante ke li estos arestita en Kubo kiel sendependentisto, kiam revenis al la insulo tuj foriris al Meksikio kaj poste al Usono.

Laboris kiel sekretario de Gonzalo de Quesada y Aróstegui kiam tiu lasta estis komisiita de Kubo en Vaŝingtono, revenis al Kubo kiam la usona interveno kaj kunlaboris en diversaj periodaĵoj kiaj "La Verdad", "El Fígaro". En 1901 fondis la ĵurnalon El Mundo kune kun kelkaj kolegoj kaj poste kunlaboris en La Lucha (1905) kaj fondis la El Heraldo de Cuba. (1913) kaj La Nación (1916).

Dum la diktatoreco de Gerardo Machado tre firme opoziciiĝis al ĝi kaj pli malfrue kiam la prezidanto Carlos Hevia devigata de Fulgencio Batista malakcepti, pova malpleno regis la palacon, por tion eviti Marquez Sterling kiu estis Ŝtata Sekretario, akceptis la prezidantecon ekde la sesa matene ĝis la dekdua posttagmeze kiam ekregis Carlos Mendieta.

Politika agado

Batalis kontraŭ la Amendo Platt ekde ĝiaj komencoj ĝis la 29-a de majo 1934. Kiel kuba ambasadoro en Vaŝingtono subskribis la traktaton, kiu nuligas la rifuzitan tekston, oni rakontas ke post la subskribo li komentis al lia persona sekretario: "Jam mi povas forpasi trankvile".

Manuel Márquez Sterling forpasis la 9-an de decembro samjare (1934).

En 1943 la Profesia Lernejo pri Ĵurnalismo estis la unua kiu adoptis lian nomon.


Vidu ankaŭ