Manumbutono
Aspekto


Manumbutono estas nefiksita butono, kiu estas uzata por ornami ĉemizon kiu ne havas fiksitan butonon sur la manumo sed nur butontruojn (meza bildo). La manumbutonoj principe ĉiam estas videblaj, ĉar la manumoj estas videblaj sub jako aŭ trikotvesto.
La manumbutono ekzistas en multaj variantoj, el diversaj materialoj kaj kun diversaj (kelkfoje personaj) desegnoj. La plej ekskluzivaj (kaj klasikaj) variantoj estas el nobla metalo, kun sur la butono simpla strio aŭ io ajn.
