Mapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prihistoria mapo: orienta Mediteraneo en la jaro 1135

Mapo estas cifereca aŭ analoga inform-komunikilo, kiu montras (laŭ skalo, ĝenerale) objektojn kaj procedojn kiuj havas rilaton al spaco. Oni utiligas grafikan signosistemon kaj klarigas la mapon per ŝlosilo de la uzitaj simboloj. Cifereca mapo permesas la utiligon de aliaj, ekz. bildaj kaj sonaj komunikiloj kaj la interagan komunikadon kun la uzanto.

Mapo bildigas spacorilatajn datenojn kaj spacajn interrilatojn, kiujn oni povas nur malfacile vortumi. La celo estas faciligi al homoj la komprenon. Ofte la orientiĝon de la rigardanto plifaciligas koordinatsistemo. Kolekton de mapoj en unu volumo oni nomas atlaso.

Mapo kutime intencas redoni la surterajn objektojn laŭeble precize. Sed ĉar la terglobo estas globa, ne ebena, oni ne povas doni ĉiujn el la longo, direkto, vasteco ktp. kune. Pro tio oni uzas diversajn metodojn de projekcio. Estas ankaŭ mapoj, kiuj entute ne intencas doni surterajn mezurojn, sed nur la konektecon de iuj objektoj (landlimoj, fervojaj stacidomoj ktp).

Mapoj rilatas plej ofte al Tero aŭ partoj de Tero (de la tersurfaco), sed ankaŭ aliaj kosmaj objektoj, kiel Luno kaj Marso, estas objektoj de mapo.

La plej malnova konata mapo

Teamo de arkeologoj, estrita de Pilar Utrilla, malkovris ŝtonan tabulon en kaverno en Abauntz en la regiono Navaro, norda Hispanio, en 1993. Ili prilaboris ĝin por 15 jaroj por purigi ĝin kaj deĉifri la diversajn liniojn sur ĝi antaŭ ol anonci la trovaĵon. Ili kredas ke sur la ŝtono troviĝas la plej malnova konata reprezentaĵo de pejzaĵo. Ĝia aĝo estas ĉirkaŭ 13660 jaroj. Ĝia grando estas ĉirkaŭ 17 x 12 x 2 cm. Gravuroj en la surfaco ŝajne montras montojn, riverojn, kaj zonojn taŭgajn por furaĝado kaj ĉasado. La pejzaĝo montrita konformas al la nuna ĉirkaŭaĵo de la kaverno en kiu ili trovis ĝin. Ĝi eĉ montras gregojn de ibeksoj sur monto videbla el la kaverno mem. Eble homoj uzis la mapon por ilustri rakontojn, aŭ por plani ĉasadon.[1][2] Du fotoj de la mapo estas publikigitaj.[3]

Historiaj mapoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Journal of Human Evolution, Volume 57, Issue 2, August 2009, pp 99-111
  2. http://sci.tech-archive.net/Archive/sci.archaeology/2009-08/msg00122.html Archaeologists discover oldest map in Western Europe
  3. http://hippasus.com/resources/swarthmore2010/1_RethinkingVisualization.pdf vidu la kvaran paĝon de fotoj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.lib.utexas.edu/maps greke http://www.multimap.com greke http://earth.google.com greke http://maps.google.com