Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo
ekoregiono

Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo (Tero)
Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo (Tero)
Situo de la ekoregiono Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo
vdr

La maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejomaputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo estas biodiverseco-riĉaĵejo en Suda Afriko. Ĝi situas ĉe la sudorient-sudafrika marbordo sub Granda Eskarpo. La areo estas nomita laŭ Maputalando, Pondolando kaj Albeno. Ĝi etendiĝas ekde la Albena Centro de Planta Endemiismo en la sudafrika provinco Orienta Kablando, tra la Pondolanda Centro de Planta Endemiismo en la provinco Kvazulu-Natalo, la orienta flanko de Svazilando kaj en suda Mozambiko kaj Mpumalanga. La Maputalanda Centro de Planta Endemiismo troviĝas en norda Kwazulu-Natalo kaj suda Mozambiko.

Listo de endemiaj plantoj (nekompleta)[redakti | redakti fonton]

Bosveld, savana pejzaĝo apud Pitermaricburgo.
Reĝina strelicio (Strelitzia reginae), ankaŭ nomata "paradiza birdo", estas tutmonde konata endemia specio el tiu biodiverseco-riĉaĵejo.
  • Albizia suluensis
  • Allophylus natalensis
  • Aloe thraskii
  • Atalaya alata
  • Atalaya natalensis
  • Baphia racemosa
  • Brachylaena discolor
  • Deinbollia oblongifolia
  • Encephalartos natalensis
  • Encephalartos woodii
  • Ficus bizanae
  • Isoglossa woodii
  • Jubaeopsis caffra
  • Millettia grandis
  • Raphia australis
  • Stangeria eriopus
  • Tephrosia pondoensis

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]