Saltu al enhavo

Marŝo de miliono da homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
protestantoj en la parko Luneta

La Marŝo de miliono da homoj - tagaloge Martsa ng Milyong Katao, angle Million People March - en la parko Luneta (aŭ parko Rizal) estis la unua el serioj de protestoj en la insulara ŝtato Filipinoj, kiuj postulas la forigon de ĉiuj publikaj pagoj al la komercistino Janet Lim-Napoles, deĉenigita de publika kolero pro la trompo de la fonduso de prioritata asisto al evoluo. Komencaj vokoj cirkulis tra sociaj amaskomunikiloj (plejparte en Facebook kaj Twitter) por kunvenigi proteston la 26-an de aŭgusto 2013, unuavice en la parko Luneta en Manilo sed ankaŭ en aliaj grandurboj tutlande kaj eksterlande.

same protestantoj en la parko Luneta

Kelkaj amaskomunikilaj komentistoj konsideras tion la plej unuan amasan amaskunvenon en la Filipinoj vokita kaj organizita plejparte per sociaj amaskomunikilaj kanaloj. Malgraŭ la pompa nomo, laŭ taksoj de amaskomunikiloj en Manilo partoprenis inter 75 000 kaj iom pli ol 400 000 protestantoj, kaj en aliaj urboj, inkluzive de filipinaj elmigrintoj en Novjorko kaj Los-Anĝeleso, en ĉiu manifestacio malpli ol 5 000, tiel ke sume probable ne estis "miliono da homoj", eĉ ne duono, sed ĉiukaze estis serio de amasaj manifestacioj en la lando.