Maraj Respublikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
XI-a jarcento: Venezia = Venecia; Genova = Ĝenovo; Pisa=Pizo; Ancona=Ankono

Maraj Respublikoj estas nomo kiun kelkaj historiistoj uzas por aludi iuj mezepokajn ŝtatojn de la itala duoninsulo kiuj karakteris pro ilia mara potenco. Temas pri Amalfi, Pizo, Ĝenovo, Venecio, Ankono, Gaeta kaj Ragusa (Dalmatio). Kelkaj el ili uzis transmarajn havenojn foje kiel propraj aŭ eĉ konkeris teritoriojn en tute apartaj regionoj. Ĝenovo kaj Venecio estis veraj eŭropaj potencoj kaj politike kaj ĉefe ekonomie.