Marcell Jankovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marcell JANKOVICS [marcel jankoviĉ], hungare Jankovics Marcell estas hungara verkisto, grafikisto, politikisto, reĝisoro, profesoro kaj instruisto.

Marcell Jankovics

Marcell Jankovics naskiĝis la 21-an de oktobro 1941 en Budapeŝto.

Biografio

Marcell Jankovics kun la tuta familio estis deportita al gulago inter 1951-1953. Li frekventis gimnazion en Pannonhalma. En 1960 li laboris, kiel desegnisto de filmoj. Post 5 jaroj li atingis la postenon reĝisoro. Baldaŭe li instruis en mezlernejo filman grafikon, ekde 1981 li instruas la samon jam en ĉeflernejo, kie li atingis la rangon profesoro. En la 21-a jarcento li ankaŭ politikadas. Li ricevis premion Kossuth en 1978 kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)

  • filmoreĝisoradoj
  • scenarlibroj por filmoj
  • Jelkép-kalendárium (Simbolo-kalendaro), prozo, 1988
  • A fa mitológiája (Mitologio de la arbo), prozo, 1991
  • A Nap könyve (Libro de la Suno), prozo, 1996
  • A szarvas könyve (Libro de la cervo), 2004
  • Csillagok között fényességes csillag (Inter steloj estas brilega stelo), prozo, 2006
  • 3+1 A négy évszak szimbolikája (3+1 Simboleco de la kvar sezonoj), 2008

Fontoj

  • Hungara Vikipedio