Saltu al enhavo

Marečku, podejte mi pero!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marĉjo, donu al mi skribilon!
Fotopiedo
Fotopiedo
filmo
Originala titolo Marečku, podejte mi pero!
Produktadlando Ĉeĥio
Originala lingvo ĉeĥa
Kina aperdato 1976
Daŭro 93 min
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Oldřich Lipský
Scenaro Ladislav Smoljak, Zdeněk Svěrák
Laŭ la verko de Ladislav Smoljak, Zdeněk Svěrák
Filmita en Ĉeĥio
Muziko de Svatopluk Havelka
Rolantoj Jiří Sovák  Václav Lohniský  Iva Janžurová  Míla Myslíková  Josef Kemr  Ladislav Smoljak  František Kovářík  Josef Abrhám  Jiří Schmitzer  Taťjana Medvecká  Zdeněk Svěrák  Jan Skopeček  Milena Dvorská  Marie Motlová  Jaroslava Obermaierová  František Filipovský  Jiří Hálek  Petr Nárožný  Vladimír Hrabánek  Jiří Lír  Libuše Švormová  Vladimír Hrubý  Václav Trégl  Oldřich Velen  Darja Hajská  Petr Brukner  Jaroslav Weigel  Zdeněk Srstka  Pavel Vondruška  Václav Kotva  Tomáš Holý  Jaroslav Vozáb  Gabriela Osvaldová  Marcel Vašinka  Vlasta Žehrová  Václav Špidla  Jan Dvořák  David Smoljak  Josef Střecha
Produktinta firmao ĈSSR, Filmstudio Barrandov
IMDb
vdr

Marečku, podejte mi pero! (Marĉjo, donu al mi skribilon!) estas ĉeĥa komedio, kiun filmis Oldřich Lipský en la jaro 1976. Plenkreskaj laboristoj, bezonantaj plialtigi kvalifikon, vizitas denove lernejon. Sed iliaj lernejaj kutimoj el la infanaj jaroj aperas eĉ en progresinta aĝo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jiří Kroupa, majstro en fabriko pri agrikulturaj maŝinoj, povus avanci – sed li devus finstudi vesperan industrian lernejon. Sinjoro Kroupa ege rezistas al tio, sed fine li subiĝas al insistado de membroj de laboreja komitato kaj li igas sin enskribi en la lernejon. La saman kleriginstituton vizitas ankaŭ lia filo, dum tago ili eĉ sidadas en la sama benko. Subite ekmontriĝas, ke la paĉjo havas multe pli malbonan prosperon ol lia infano. Ĉu la patro kapablos rebonigi sian reputacion kaj sukcesi antaŭ profesoroj kaj kunlernantoj?

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Reeĥoj al la filmo en la ĉeĥa socio

[redakti | redakti fonton]

Multaj scenoj kaj diraĵoj el la filmo estas kutime konataj, ekzemple ŝajna skarabo hrdobec, lernanto Hliník, kiu forloĝiĝis ĝis Humpolec kaj malgraŭ tio li estas senĉese enskribata en klaslibron fare de profesoro Hrbolek, prunetoj el propra ĝardeneto kiel atentemo de plaĉiga kolego Hujer, "rumana" apelo metelescu blescu, mesaĝo "ni renkontiĝos en tombejo", "estas tempo", "eĉ deponisto en ŝraŭb-deponejo povas tralegi Vergilion en originalo" ktp.

Amaskomunikiloj post multaj jaroj revenis al diraĵo de Václav Klaus en interparolo publikigita komence de februaro de 1999 en magazeno Lidové noviny: "Sed mi ne povas supervivi Marečku, podejte mi pero!. Mi konsideras ĝin kiel horore, horore malbonan filmon." Ekzemple la 10-an de marto 2002 en televida programo Nedělní partie Václav Klaus denove revenis al taksado de la filmo en reago je mencio de moderatoro Petr Šimůnek pri tio, kiel Zdeněk Svěrák (scenaristo de la filmo) taksas imagojn de Václav Klaus pri funkciado de ŝtato.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]