Mari Törőcsik
Mari TÖRŐCSIK [torOĉik], hungare Törőcsik Mari estas elstara hungara aktorino.
Mari Törőcsik naskiĝis la 23-an de novembro 1935 en Pély.
Biografio
Mari Törőcsik frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1954-1958. Poste ŝi debutis en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj restis tie ĝis 1979. Poste ŝi aktoradis, foje estris en diversaj provincaj teatroj. Longe ŝi estis aktorino nur en filmoj kaj ŝi instruis en ĉeflernejo. Depost 2001 ŝi denove apartenas al la Nacia Teatro. Ŝi edziniĝis trifoje. En 2008 ŝia koro abrupte haltis, sed pro la tuja helpo ŝi renaskiĝis. Poste ŝi ne plu fumadis. Ŝi ricevis premiojn Kossuth en 1973 kaj 1999, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi apartenas al Aktoro de la nacio.
Memorigiloj
- kulturdomo de Nagytálya prenis la nomon "Törőcsik Mari"
Roloj (selekto)
- 112 filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1956-2011, aparte menciinda Karuselo (filmo), 1956; Szerelem (Amo) 1971; Macskajáték (Kato-ludo), 1972; Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo
- diversaj teatraĵoj
Fontoj
- Hungara Vikipedio