Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo
televida filmo • filmo
Originala titolo Jó estét nyár, jó estét szerelem
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1972
Daŭro 88 minutoj
Reĝisoro(j) Sándor Szőnyi G.
Laŭ la verko de novelo de Endre Fejes
Muziko de György Ránki
Produktinta firmao Hungara Televizio
IMDb
vdr

Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo, origine hungare Jó estét nyár, jó estét szerelem estis sukcesa kolora televizia filmo dum la socialismo en Hungario.

Historia epoko[redakti | redakti fonton]

La historio estis okazanta en la 1960-aj jaroj en Budapeŝto. Tiam potenco de la komunistoj stabiliĝis kaj "glora epoko" komenciĝis. La revolucio estis tabuo, oni serĉis tiujn temojn, kiuj ne okupiĝas pri tio.

Okazis stranga murdo, pri kio la ĵurnaloj okupiĝis. Ankaŭ la aŭtoro legis ĝin, baldaŭe li verkis el la historio sukcesan novelon, poste oni faris ankaŭ sukcesan filmon, eĉ, en 2010 Nacia Teatro (Budapeŝto) prezentis teatraĵon. Spite la historian fonon iu ajn komprenas la filmon, dume estas iom videbla vivo de la tiutempaj hungaroj.

En la filmo kremo de la hungaraj aktoroj partoprenis.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Simpla laboristo havas 2 vivojn. Unuparte li laboras ie kaj vivas tre mizere, aliparte post kiam li ricevas la salajron, vestas sin eleganta kaj vivas unu aŭ du tagojn lukse, kiel maharaĝo. Li prezentas sin greka diplomato kaj amindumas al fraŭlinoj. Tamen, iom poste li forlasas la kredemajn virinojn. Foje li konatiĝas kun fraŭlino, kiu post la konatiĝo esploras pri la diplomato. Aliparte la ĉefrolanto tre ekamas ŝin, la historio finiĝas per murdo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.