György Ránki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György RÁNKI [djordj rAnki], hungare Ránki György estis hungara komponisto.

György Ránki naskiĝis la 30-an de oktobro 1907 en Budapeŝto, mortis la 22-an de majo 1992 en Budapeŝto.

György Ránki
Memortabulo pri György Ránki

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Ránki studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1926-1930 en Budapeŝto, kie li lernis komponadon de Zoltán Kodály, poste li studis la popolmuzikon helpe de László Lajtha. Post la 2-a mondmilito li plenumis gravan muzikan postenon ĉe la Hungara Radio, poste li vivis du jarojn en Londono kaj Parizo. Hejmenveninta li okupiĝis pri ĉiuj branĉoj de la muziko. En 1954 li ricevis premion Kossuth kaj precipe poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • arta lernejo de Ráckeve prenis la nomon Ránki György

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio