Tibor Molnár
Etoso
Tibor Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1921 en Zagyvapálfalva |
Morto | 23-an de novembro 1982 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/2-21-9 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1949) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tibor Molnár, hungare Molnár Tibor estis hungara aktoro.
Tibor Molnár naskiĝis la 26-an de julio 1921 en Zagyvapálfalva (nun apartenanta al Salgótarján) - mortis la 23-an de novembro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Molnár frekventis ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1945-1949, poste li aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1950-1956 li estis ano en Teatro Petőfi, poste li forlasis la landon kaj vivis en Vieno, Munkeno, Genova kaj Londono. Hejmenveninta li apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), poste al Vígszínház. En 1962 li verkis membiografion. Li ricevis premion en 1955, en la sekva jaro premion Kossuth.
Liaj roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 76 kinejaj filmoj inter 1948-1983, ekzemple Subplando da tero, 1948; Rokonok (Parencoj), 1954; Budapeŝta printempo (filmo), 1955; Dudek horoj (filmo), 1965; Malvarmaj tagoj, 1966; Árvácska, 1976
- 23 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1963-1980, ekzemple Tüskevár, 1967; A fekete város (La nigra urbo), 1971; Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo, 1972
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Sándor Bródy: A tanítónő (La instruistino) - instruisto