Maria de Francio
Maria de Francio (france Marie de France), poetino de la malfrua 12-a jarcento.
Pri ŝia vivo oni scias malmulton krom ke ŝi naskiĝis en Francio kaj translokiĝis al Anglio. Ŝi verkis en la anglo-normanda dialekto de la franca. Estas diversaj proponoj pri ŝia idento:
- Maria, abatino de Shaftesbury, duon-fratino de Henriko la 2-a (Anglio)
- Maria, abatino de Reading
- Maria, grafino de Boulogne, filino de angla reĝo Stefano kaj Matilda
- Maria, abatino de Barking
- Maria de Meulan, edzino de la nobelo Hugh Talbot.
Maria famas ĉefe pro siaj Lais, dekdu mallongaj romancoj en oksilabaj distikoj.
- Guigemar
- Equitan
- Le Fresne ('La Frakseno')
- Bisclavret ('La Lupfantomo')
- Lanval (de kiu estas angla mezepoka versio, Kavaliro Launfal)
- Les Deux Amants ('La du Amantoj')
- Yonec
- Laüstic ('La Najtingalo')
- Milun
- Chaitivel
- Chevrefoil ('La Lonicero'), pri episodo de la legendo de Tristan kaj Iseult
- Eliduc