Maria de Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maria de Molina

Maria de Molina estis virino de la kastilia reĝa familio. Ŝi edziniĝis al sia parenco la reĝo de Kastilio Sanĉo la 4-a (la kuraĝulo), kiu estis la 2-a filo de la reĝo Alfonso la 10-a (la saĝulo) Pro la morto de ŝia edzo, ŝi agis kiel regentino, ĉar ŝia filo Fernando la 4-a ne estis plen-aĝa. Poste mortis la filo kaj ŝi denove devis agi kiel regentino ĝis kiam ŝia nepo la reĝo Alfonso la 11-a estis plen-aĝa.