Marie-Anne Isler-Béguin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marie Anne Isler Béguin (naskiĝis la 30-an de junio 1956) estas franca politikistino, naskita en 1956. Ŝi membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Les Verts. Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009 Marie Anne Isler Béguin estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA). Antaŭe ŝi jam estis eŭropa parlamentano de la jaroj 1989 ĝis 1994 kaj de 1999 ĝis 2004.