Saltu al enhavo

Marmora akvofalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Marmora akvofaloAkvofalo de la Marmoro (itale Cascata delle Marmore) estas triŝtupa, per konstruo estigita akvofalo, proksime al Terni en la italia regiono Umbrio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La akvofalo situas ĉe fino de rivero Velino. Tiu enfluas ĉe piedo de la akvofalo la riveron Nera, kiel maldekstra alfluanto de tiu. Ĝi havas la alton de 165 m kaj estas tutmonde la plej alt-granda artefarita akvofalo kaj unu el la plej grandaj akvofaloj de Italio. Kiel specifa observa punkto estas konsiderata la Balcone degli Innamorati (Balkono de la geamantoj), kiu estas etingebla nur tra ĉ. 50 m longa tunelo kaj situas en duonalto. En 1781, Papo Pio la 6-a konstruigis la observan punkton Specola. La akvofalo funkcias dufoje en turisma sezono, alikaze la akvo fluas tra akvocentralo Galleto, produktante energion jam de 1929.

La romiana konsulo Manius Curius Dentatus jam iniciatis la unuajn laborojn en 271 a.K. por establo de forkondukejo (Cavo Curiano genannt), kiu post ties finkonstruo povis forkonduki riveron Velino, kiu pli frue finiĝis en marĉo ĉe Rieti.

Ilustraĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Interrete

[redakti | redakti fonton]