Maro Vamvounaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maro Vamvounaki
Persona informo
Μάρω Βαμβουνάκη
Naskiĝo 30-an de novembro 1947 (1947-11-30) (76-jaraĝa)
en Ĥanio
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Máro Vamvounáki, greke: Μάρω Βαμβουνάκη, (naskiĝinta en 1948 en Ĥanio) estas konata greka verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La verkistino de prozaĵoj kreskis en Ĥanio. Ŝi studis jurosciencon en Ateno kaj laboris kiel notariino sur Rodo. Nuntempe ŝi vivas en Ateno.

Verkistina vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi nombriĝas al la plej laboremaj kaj sukcesaj verkistinoj de Grekio. Ŝiaj romanoj kaj rakontoj ofte reeldonitis. En la centro estas la moderna kaj sendependa virino, kiu serĉas sian rolon en la moderna socio. Tiuj inuloj estas serĉantaj ekvilibron inter kariero kaj persona libereco unuflanke kaj sentimentoj aliaflanke.

Tiun ĉi temon la verkistino disfaldas multvariece kaj ne ciam samnivele sukcese. Ŝia eble plej bona libro estas la romano Αντίπαλος εραστής / Antípalos erastís (1986), kie oni rakontas ekskurson de paro, kiu fiaskas pro la reciproka timo esti dependa de la amata partenero. Teme interesas ankaŭ la romano Οι παλιές αγάπες πάνε στον παράδεισο / I paliés agápes páne ston parádiso (1990): certa sceneja laboristino mezaĝa forlasas sian viron por serĉi la unuan veran amon de sia vivo. Finfine ŝi komprenos ke ŝi volis nur liberiĝi de la katenoj kaj ligiloj de la ĉiutaga vivo kaj decidos ekvivi sole.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Aliaj libroj estas la romanoj Το χρονικό μιας μοιχείας / To ĥronikó miás miĥías (1981), Ντούλια / Dúlia (1984), Χρόνια πολλά γλυκιά μου / Ĥrónia pollá glikiá mu (1985), Η μοναξιά είναι από χώμα / I monaksiá íne apó ĥóma (1987), Τανγκό μες στον καθρέφθη / Tangó mes ston kathréfti (1992), Με αθόρυβα βήματα ο χρόνος / Me athóriva vímata o ĥrónos (1995), Το ραντεβού με τη Σιμόνη / To randevú me ti Simóni (1996), Το τραγούδι της μάσκας / To tradúdi tis máskas (2000), Ο Ντάνκαν γυρεύει το Θεό / O Dánkan jiréfi to Theó (2001), ΕΡΩΤΑΣ: Το γελοίο και το δέος / EROTAS: To jelío ke to déos (2002), Όχι άλλη αναβολή, Μιχάλη / Óĥi álli anavolí (2004), Ο παλιάτσος και η Άνιμα / O paliátsos ke i Ánima (2006), Το φάντασμα της αξόδευτης αγάπης' / To fántasma tis aksódeftis agápis (2008), Χορός μεταμφιεσμένων / Ĥorós metamfiesménon (2009), Μια μεγάλη καρδιά γεμίζει με ελάχιστα / Miá megáli kardiá jemízi me eláĥista (2010), Ο ερωτευμένος Πολωνός / O erotefménos Polonós (2011), Κυριακή απόγευμα στη Βιέννη / Kiriakí apójefma sti Viénni (2012).

Krome la rakontaroj Αυτή η σκάλα δεν κατεβαίνει / Aftí i skála den katevéni (1982), Ιστορίες με καλό τέλος / Istoríes me kaló télos (1982) Τηλεφωνήματα και ενοχές / Tilefonímata ke enoĥés (1999).

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kritikistoj riproĉas al la verkistino ne malofte nezorgeman, supraĵan faron de libroj kaj babilaĉemon. Tamen oni almenaŭ agnoskas ke ŝiaj virinaj figuroj estas konvinkantaj kaj ke kelkaj libroj - ne malofte furiozlibroj - trapasas la nivelon standardan de amromano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Dimosthenis Kurtovik: Griechische Schriftsteller der Gegenwart. Ein kritischer Leitfaden, eldonejo Romiosini, Kolonjo 2000, ISBN 3-929889-35-8, p. 202-203.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]