Martin Stuppnig
Martin Stuppnig | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Martin Stuppnig |
Naskiĝdato | 24-a de oktobro 1925 |
Dato de naskiĝo | 24-a de oktobro 1925 [#] |
Naskiĝloko | Kreublach / Gailtal, Aŭstrio |
Aĝo | 98 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | fervojisto, verkisto kaj esperantisto |
Geografio | |
Ŝtato | Aŭstrio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo, Esperanto [+] |
Portalo pri Homoj | |
Martin Stuppnig (naskiĝis la 24-an de oktobro 1925 en Kreublach / Gailtal, Aŭstrio) estas aŭstra fervojisto, verkisto kaj esperantisto
Li estas la aŭtoro de la libro Kriegsimpressionen, esperantigita Home en senhomeco. [1] La libro jam aperis ankaŭ en la ĉeĥa kaj estas tradukita en la hungaran kaj italan lingvojn
Vivo
[redakti | redakti fonton]Martin Stuppnig naskiĝis kiel 3-a infano de Christian Stuppnig (1893-1967), tajloro, kaj Ludmilla, naskiĝinta Vielgut (1897–1978) en Karintio.[2] Entute ili estis 13 gefratoj. Martin parttempe loĝis ĉe siaj geavoj. Kiel junulo li komencis labori kaj lerni ĉe la fervojo (tiutempe: Deutsche Reichsbahn). 17-jaraĝa li devis interrompi sian lernoservon ĉar li estis enarmeigita. Tio spite al vid-handikapo, kiu faras lin dumnokte preskaŭ blinda.[3] Batalante kiel soldato por la nazia Germanio li havis terurajn travivaĵojn. Tiujn li notis en sia sola libro Kriegsimpressionen, esperantlingve Home en senhomeco. Martin esperantistiĝis post la dua mondmilito. Li laboris ĉe la aŭstra fervojo kaj estas membro de IFEF kaj AFEF. Martin edziĝis en la jaro 1953 en Finkenstein.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La libro aperis ĉe KAVA-PECH: https://kava-pech.cz/#/eo/b/YJLmXBEAACUA0q_3/home-en-senhomeco.-militaj-impresoj
- ↑ Trauungsbuch von Sankt Georgen im Gailtal montras la edziĝdaton de la gepatroj: https://data.matricula-online.eu/de/oesterreich/gurk/st-georgen-im-gailtal/S22_022-1/?pg=7
- ↑ Gailtal Journal August 2021, p. 15