Martuni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martuni ĉe krepusko

Martuni (armene: Մարտունի, originale, Metz Kznut, de 1830-1922, Karanlug, Nerkin Karanlukh, Nerkin Gharanlugh, kaj rusigita kiel Nizhniy-Karanlug) estas urbo situanta en la provinco Gegharkunik de Armenio. Ĝi estas proksime de lago Sevan kiu estas plej granda lago en Kaŭkazio. Ĝia loĝantaro estas taksita je 11 987 en 2008. En antikvaj tempoj ĝi estis konata kiel Metz Kznut, sed de 1830-1922 ĝi estis nomita Nerkin Gharanlugh kaj en 1926 ĝi estis ŝanĝita al Martuni honore al la unua sovetia ĉefministro de Armenio, Aleksandr Mjasnikjan, kies militnomo estis "martuni". Martuni estis la antaŭa ĉefurbo de Gegharkunik. Ĝi havas preĝejon nomita Sankta Dipatrino (Surb Atsvacacin) kiu estis rekonstruita en 1886. Ekzistas ankaŭ ferepoka fortikaĵo elfosita en 1997 fare de armen-itala teamo.