Sevan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sevan
armene Սևանա լիճ
Vido de Sevan
Vido de Sevan
Ĉefaj fontoj 28 riveroj kaj torentoj
Ĉefaj elfluoj Vaporiĝo (90 %), Hrazdan
Landoj de la baseno Armenio
Datenoj
Koordinatoj 40° 18′ 38″ N, 45° 20′ 57″ O (mapo)40.31055555555645.3491666666671900Koordinatoj: 40° 18′ 38″ N, 45° 20′ 57″ O (mapo)
Sevan
armene Սևանա լիճ
Supermara alteco 1 900 m
Surfaca areo 940 km² (2005), 1360 km² (1949)dep1f5
Maksimuma longo 78 km (2005)dep1f6
Maksimuma larĝo 56 km (2005)dep1f7
Akva volumeno 58 km3 (1949)dep1f8
Information icon.svg
vdr

Sevan (armene Սևանա լիճ, Sevana liĝ, en antikvaj tempoj nomita "maro Gegham" [Գեղամա ծով]) estas la plej granda lago en Armenio kaj unu el la plej grandaj altaj lagoj en la mondo. La tuta lago situas en la orienta armena provinco Gegharkunik. Ĝi estas nutrata de 28 riveroj kaj torentoj [1]. Nur 10 % de la enfluinta akvo iras al rivero Hrazdan, dum la ceteraj 90 % forvaporiĝas. Okcidente de ĝi etendiĝas la Ararat-ebenaĵo. Kun lagoj Van kaj Urmia Sevan estis unu el la tri grandaj lagoj de la historia Armena Regno, kolektive nomataj la Maroj de Armenio, kaj ĝi estas la sola en la limoj de la nuna Respubliko Armenio. Sevanavank estas la historia areo ĉe la lago[2].

Antaŭ ke homa interveno ege ŝanĝis tiun ĉi ekosistemon, la lago estis 95 metrojn profunda, kovris areon de 1 360 km2 (5 % de la tuta areo de Armenio), havis volumenon de 58 km3 kaj perimetron de 260 km. La laga surfaco estis je alto de 1 950 m super marnivelo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de Odzaberd kaj lago Sevan dekstre.

Akademiuloj kredas, ke Sevan originis de la urarta vorto su (i) n (i) a , kutime tradukita kiel "lago"[3][4][5] .  La vorto troviĝas sur kojnskriba surskribo de la 8-a jarcento a.K. de la urarta reĝo Rusa la 1-a, trovita en Odzaberd, sur la suda bordo de la lago. Laŭ popola etimologio, Sevan estas aŭ kombinaĵo de sev ("nigra") + Van (te, Lago Van) aŭ sev ("nigra") kaj vank ' ("monaĥejo")[6]. Rusaj kaj eŭropaj fontoj de la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj foje nomis la lagon SevangaSevang ,  kiuj verŝajne estas la rusigita versio de la armena frazo sev vank ' ("nigra monaĥejo")  aŭ, eble, la armena frazo սա է վանքը sa ē vank'ə ("ĉi tiu estas la monaĥejo")[7] .

La historia armena nomo de la lago, atestita en fruaj mezepokaj tekstoj, estas Maro Gegham (klasika armena: ծով Գեղամայ, cov Geghamae). En Antikva Armenio, la lago estis konata kiel Liknito (malnovgreke: Λυχνῖτις). La historia kartvela nomo de la lago estas Gelakuni (გელაქუნი), kio estas esence la kartvela transskribo de armena Gegkarkuni .

John Chardin, kiu vizitis la lagon en 1673, nomis ĝin la "Lago Erivan" kaj skribis ke ĝi estis "de la persoj nomitaj Deria-Ŝirin, aŭ la Dolĉa Lago; de la armenoj Kjagar-kuni-su, kio signifas la sama afero".

La nomo Gokĉa (turke: Gökçe, azere: Göyçə , "blua akvo")  ofte aperis en rusaj kaj eŭropaj fontoj ekde la 17-a jarcento.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Kultura[redakti | redakti fonton]

En la bildo videblas la Armenio laŭ traktato de Sevres kaj la tri historiaj armenaj maroj. Nur Sevan troviĝas en la nuna respubliko.
Frostigita lago Sevan.

Kune kun Lago Van kaj Urmijo, Sevan estas konsiderata unu el la tri grandaj "maroj"  de historia Armenio[8]. Ĝi estas la sola ene de la limoj de la nuna Armena Respubliko, dum la aliaj du situas respektive en Turkio kaj Irano. Lago Sevan estas konsiderata la "juvelo" de Armenio kaj estas "agnoskita kiel nacia trezoro" de la lando[9]. La Juro pri Lago Sevan de 2001 difinas la lagon kiel "strategian ekosistemon valoran por sia media, ekonomia, socia, scienca, kultura, estetika, medicina, klimata, distra kaj spirita valoroj.[10]"

Chardin en 1673 rimarkis la "eksterordinaran dolĉecon de la akvo", la "malgranda Insulo meze de ĝi; kie staras monaĥejo konstruita antaŭ ĉirkaŭ 600 jaroj, kies prioro estas ĉefepiskopo", kaj "naŭ specoj de fiŝoj, kiuj estas tie kaptitaj; la plej belaj trutoj kaj karpoj, kiuj estas manĝataj en Erivan, kaptitaj en ĉi tiu Lago"[11].

Naturisto kaj vojaĝanto Friedrich Parrot, plej konata pro supreniro al la monto Ararato en 1829 por la unua fojo en la historio, skribis tion,

[la] maro ĝuas altan famon pro la sankteco kaj danke al la armenoj, proksimaj kaj foraj, kaj nun parte forlasitaj religiaj domoj sur ĝiaj bordoj; kaj kun ĉiuj ceteraj lokanoj pro ĝiaj mirindaj fiŝkaptoj, el kiuj salmtrutoj estas aparte estimataj, sekigitaj kaj transportataj al grandaj distancoj por vendado.[12] "

Ekonomia[redakti | redakti fonton]

Ĝi gravas por la armena ekonomio: estante la ĉefa fonto de irigacia akvo, Sevan provizas malmultekostan elektron, fiŝojn, distraĵojn kaj turismon. Ĉirkaŭ ĝiaj bordoj kreiĝis plaĝoj kun instalado por pasigi la tagon kaj eĉ plurajn holetajn kompleksojn por pasigi pli longajn feriojn ekde sovetaj jaroj[13].

Origino[redakti | redakti fonton]

Sevan originis dum la frua Kvarternaro kiam Paleo-Sevan, dekoble pli granda ol la nuna lago, ekekzistis per tektonika formado. La nuna lago formiĝis antaŭ ĉirkaŭ 25 ĝis 30 mil jaroj.

Homa interveno[redakti | redakti fonton]

Mapo kiu montras la du tunelojn.

Ekspluato kaj redukto[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

Sevan estis jam rigardata kiel grava ebla akvoresurso en la 19-a jarcento. Ĝia alta sintena loko rilate al la fekunda Ararat-ebenaĵo kaj limigitaj energiaj rimedoj altiris la atenton de inĝenieroj esplori uzmanierojn de la akva lago. En sia libro de 1910, armena inĝeniero Sukias Manasjerjan proponis uzi la akvon de Sevan por irigacio kaj hidrelektra generado. Li proponis dreni la lagon je 50 metroj. Granda Sevan estus plene sekigita, dum Malgranda Sevan havus surfacan areon de 240 kvadrataj kilometroj[14].

Efektivigo[redakti | redakti fonton]

La propono de Manaserjan estis adoptita de la sovetaj aŭtoritatoj en la 1930-aj jaroj kiam, sub Josif Stalin, la lando spertis rapidan industriiĝon. Laboroj pri la projekto komenciĝis en 1933. La fluejo de Hrazdan estis profundigita ĝis funda elfosado. Tunelo estis borita ĉirkaŭ 40 metrojn sub la surfaco de la lago. La tunelo estis kompletigita en 1949 kaj poste la nivelo de la lago Sevan komencis fali signife, kun rapideco pli ol 1 metro jare. La akvo estis uzata por akvumado kaj la akvofalo Sevan–Hrazdan de ses hidrelektraj centraloj ĉe la rivero Hrazdan[14][15].

Hidrometraj indicoj de la lago Sevan antaŭ kaj post interveno
Indeksoj 1936 2000 Malpli
Alteco super marnivelo, m 1915.97 1896.65 -19,32
Lagsurfaco, km 2 1416.2 1238.8 12,5%
Meza profundo, m 41.3 26.8 35%
Maksimuma profundo, m 98.7 79.7 19%
Akvokvanto, km 3 58.48 33.20 43,2%

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 20-a jarcento, la ekologia stato de la lago Sevan spertis palpeblajn ŝanĝojn kaj vastan degeneron pro reduktita akvonivelo, pliigita eŭtrofiĝo kaj malutila efiko de homa agado al la biologia diverseco de la lago. Laŭ Babajan la akvonivelo falis je 19,88 m antaŭ 2002, dum la volumeno malpliiĝis je 43,8% (de 58,5 ĝis 32,9 km 3. Pro la akvonivelo ĝi malpliiĝis, la kvalito de la akvo malboniĝis, detruiĝis naturaj vivejoj, kio signifis perdon de biodiverseco[14]. Vardanjan skribis, ke falo de la lagnivelo kaj la ekonomia disvolviĝo en la baseno kaŭzis la ŝanĝon de hidrokemia reĝimo de la lago. La kvalito de la akvo malboniĝis, akva malklareco pliiĝis. La interna cirkulado de la akvokomponentoj same kiel la cirkulado de la biologiaj substancoj ŝanĝiĝis[16].

Inversigo kaj reakiro[redakti | redakti fonton]

La provinco Gegharkunik ĉirkaŭas la tutan basenon de la lago Sevan

Laŭ Babayan "antaŭ la 1950-aj jaroj evidentiĝis, ke la ekologiaj kaj ekonomiaj konsekvencoj de vasta ekspluatado de la akvo de la lago Sevan estis tro nedezirindaj por daŭri same.[14]"

Tunelo Arpa-Sevan[redakti | redakti fonton]

En 1964 projekto komencis deturni la riveron Arpa (de akvorezervejo proksime al Keĉut) tra 49 km longa tunelo al la lago proksime al Arcvanist[17][18]. La tunelo, nomita Arpa-Sevan, estis kompletigita en 1981. Ĝi alportas ĝis 200 milionojn da kubaj metroj da akvo al Sevan ĉiujare[19] .

Oni kalkulas, ke pro klimata ŝanĝo antaŭ la jaro 2030, la elfluo de la rivero Arpa malpliiĝos je 22%[20].

Tunelo Vorotan-Arpa[redakti | redakti fonton]

Ĉar la akvonivelo en la lago ne kreskis tiel rapide kaj tiel multe, la 20-an de aprilo 1981 la Konsilio de Ministroj de Sovetunio faris decidon pri la konstruado de la tunelo Vorotan-Arpa.  Ĉi tiu 21,6 km longa tunelo estis komencita de la Spandarjan Rezervujo ĉe la rivero Vorotan pli sude de Keĉut[21]. Pro la konflikto en Montara Karabaĥo kaj la tertremo en nordokcidenta Armenio en 1988 la projekto ĉesis. La tunelo estis inaŭgurita la 26-an de aprilo 2004. La tunelo Vorotan-Arpa alportas pliajn 165 milionojn da kubaj metroj al la lago ĉiujare.

Pliiĝo de akvonivelo[redakti | redakti fonton]

Post la konstruado de la du tuneloj la akvonivelo komencis signife altiĝi jam meze de la 2000-aj jaroj. En 2007 estis raportite ke la akvonivelo pliiĝis je 2.44 metroj en la antaŭaj ses jaroj. Ĝi atingis 1.900,04 m en oktobro 2010. La registara komitato pri Sevan antaŭvidas, ke la nivelo atingos 1.903.5 m antaŭ 2029[22].

Akvonivelo staris je 1900,44 m en novembro 2019[23].

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Gavar post pluvado. Gavar estas la provinca ĉefurbo de Gegharkunik kaj la plej granda loĝloko proksime de la lago Sevan.

La provinco Gegharkunik, kiu ĉirkaŭas la tutan basenon de la granda Lago Sevan, havis faktan loĝantaron de 211,828 laŭ la armena censo en 2011. La plej grandaj loĝlokoj en la provinco estas: Gavar (20,765), Sevan (19,229), Martuni (12,894), Vardenis (12,685), Vardenik (9,880), Jeranos (6,119), Ĝambarak (5,660), Lĝaŝen (5,054), Covagjugh (4,189)[24].

Turismo[redakti | redakti fonton]

Strandoj[redakti | redakti fonton]

Lago Sevan havas la ununurajn strandojn en Armenio[25]. Ili estas populara celloko por la armenoj kaj eksterlandaj vizitantoj. La strandoj de Sevan disponigas unikan travivaĵon ene de la senhavena lando por la armenoj. La strandoj najbaraj al hoteloj estas kutime privatigitaj[26]. Multaj strandoj situas laŭ la tuta lagobordo. La plej populara el ili estas 2,5-kilometra plaĝo sur la norda marbordo, etendante sin nordokcidente de la duoninsulo. Feriejoj inkluzivas Harsnaqar Hotel, Best Western Bohemian Resort, kaj multajn pli malgrandajn instalaĵojn. Agadoj inkluzivas naĝadon, sunbanadon, akvoskiadon, kaj promenadon pero vilŝipoj. La areo ankaŭ inkluzivas multajn kampadejojn kaj ripozejojn por tagtempa uzo. Malpli evoluinta plaĝa celloko etendiĝas laŭ la orienta bordo de Covagjugh ĝis Ŝorĵa, kun multaj malgrandaj kabanoj ĉe Ŝorĵa. La Hotelo Avan Marak Capatagh, Tufenkian Heritage Hotel, estas luksa feriejo sur la neevoluinta sudorienta bordo de la lago proksime de Capatagh .

La armena registaro promesis "redukti la kreskantan komercadon de ripozo ĉe la lago Sevan, kiu igas ĝin nepagebla por plej multaj civitanoj luktantaj por trovi aliajn strandajn elektojn dum varmaj armenaj someroj.[27]"  En 2011 la registaro establis publikajn strandojn en la distra zono de la Nacia Parko Sevan. La unuaj du publikaj strandoj estis malfermitaj en julio. Ĉirkaŭ 100.000 homoj vizitis la publikajn strandojn somere de 2011[28]. La strandoj havas senpagan parkumejon, infanajn kaj sportajn ludejojn, necesejojn, medicinajn helpajn staciojn kaj sav-servojn. Ili ankaŭ estas ekipitaj per strandaj kanapoj. Antaŭ 2014, la nombro de publikaj strandoj atingis 11. Proksimume 200 000 homoj feriis tie en 2014[29].

Interesaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La plej fama kultura monumento estas la monaĥejo Sevanavank situanta sur la duoninsulo, kiu estis insulo ĝis la mezo de la 20-a jarcento sed pro la drasta akvofalo dum la pasintaj jardokoj, la komenca insulo fariĝis terkolo. Alia elstara monaĥejo ĉe la okcidenta bordo estas Hajravank, kaj pli sude, en la vilaĝo Noratus, estas la mezepoka tombejo kun centoj da ĥaĉkaroj[30].

Insulo[redakti | redakti fonton]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Sevana truto en armena stampilo.

Sevanaj trutoj (Salmo iŝĥan) estas endemia specio de la lago, sed ĝi estas endanĝerigita ĉar iuj konkurencantoj estis enkondukitaj en la lagon, inkluzive de ordinara blankfiŝo (Coregonus lavaretus) de Ladoga Lago, orfiŝo (Carrasius auratus), kaj kankroj (Astacus leptodactylus). Se la Sevana truto probable formortus en sia "hejma" lago, ŝajnas ke ĝi pluvivos en la lago Isik-Köl (Kirgizio), kie ĝi estis enkondukita en la 1970-aj jaroj.

Pro antropogena efiko, ŝanĝoj okazis en ĉiuj biologiaj eroj de la lago, inkluzive bakteriojn, bentosojn kaj kompreneble fiŝojn. Tiel, la bentosa maso pliiĝis dekoble en 1940, pro oligoĉetoj kaj kromomicoj. Hodiaŭ la unuaj regas kaj multigas la oksigenriĉan restaĵon ĉe la fundo de la lago.

La specioj buĝakoj kaj vintraj baĥtakoj de la Sevan-endemia truto jam malaperis. La somera baĥtako malofte videblas; la gegharkunia truto ankoraŭ kapablas reproduktiĝi nature. En 1980-aj jaroj, la kvanto de Sevanaj koghakoj signife malpliiĝis. Multaj kialoj de ĉi tio estis identigitaj:

  • La nivelo de la akvo malaltiĝis, la fluoj de riveroj ŝanĝiĝis, kaj la trutoj (specioj de gegharkuni kaj Aestivalis) perdis siajn naturajn generajn lokojn. Ŝanĝoj en la proksimaj regionoj (musko, malapero de makrofitaj plantoj) ankaŭ havis negativan efikon sur la trutoj. La trutoj naskas nur en iuj lokoj, kun subtera akvo riĉa je oksigeno en la profundo de 25-30 m.
  • Senoksidigado de la fundo ekstreme malutilas por salmoj, kiuj kutimas al pli ol 4 mg / l da O 2 .
  • En la lastaj 10 jaroj, ŝtelĉasado rapide kreskis, kio grave reduktis la nombron de fiŝoj en la lago.

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Armenia mevo en stampilo de Armenio.

La birdaro de la lago kaj ĝia ĉirkaŭaĵo formas pli ol 200 speciojn, el kiuj 95 specioj reproduktiĝas nature en ĝi. La lago estas grava reproduktejo por la armena mevo (Larus armenicus) kun ĉirkaŭ 4.000-5.000 paroj. Dum migrado la lago estas vizitata de multaj birdoj inkluzive de rabobirdoj, kiel griza cirkuo ( Circus pygargus ) kaj stepagloj ( Aquila nipalensis ), akvobirdoj kiel ruĝkapa anaso ( Netta rufina ) kaj blanokula anaso ( Aythya nyroca ), dum dum la vintra periodo la lago gastigas alian specion kiel ekzemple malgranda cigno ( Cygnus columbianus ) kaj granda nigrakapa mevo ( Larus ichthyaetus). Foje la lagon vizitas tre rara armena migranto blanka ansero (Anser erythropus)[31].

Poluado[redakti | redakti fonton]

La riveroj nutrantaj la lagon Sevan fluas tra dense loĝataj setlejoj, kiuj produktas agrikulturajn, hejmajn kaj industriajn rubojn. Ĝi signife ŝanĝas la ekosistemon de la lago. Laŭ studo de 2017 la akvo de la lago enhavas koncentriĝon de metaloj kiel aluminio, nikelo, arseniko, kobalto kaj plumbo[32].

Laŭ armena media organizaĵo EcoLur, la lago estas en kritika stato pro la ĉeesto de vanado. Environmental Impact Monitoring Center, agentejo de la Armena Ministerio pri Natura Protekto, raportis en 2012, ke la averaĝa jara koncentriĝo de vanado (64 μg / l) en la specimenoj prenitaj de la lago Sevan superis la maksimuman permesatan koncentriĝon (MPC) de 6,4 fojoj, dum seleno (26 μg / l) superis MPC 2,6 fojojn, kupro (21 μg / l) 2,1 fojojn, magnezio (60 μg / l) 1,2 fojojn.  Studo de 2016 trovis, ke minindustriaj kaj metalurgiaj industriaj agadoj, nome la Sotkora minejo ĉe la sudorienta bordo de la lago, kaŭzis gravan pezan metal-akuuladon, precipe vanadon, poluadon de la riveroj Sotk kaj Masrik en la akvokolekta areo de la lago Sevan. Laŭ la esploristoj ĝi "eble kaŭzis san-riskojn al akva vivo same kiel al homoj (almenaŭ ĉe riveraj akvoj uzataj por trinki).[33]"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Armena popolo de antikva al moderna tempoj: de antikveco al la dek-kvara jarcento – paĝo 8, de Richard G. Hovannisian, 1997
  2. Vardanian 2009, p. 78.
  3. Севан от урартск. суниа — «озеро» (1998) Географические названия мира [Geograficheskie Nazvaniia Mira] (Geogrfiaj nomoj de la mondo) (ruse), p. 160. ISBN 5-89216-029-7.
  4. (1969) Армения—открытый музей (ruse). Iskusstvo, p. 28.
  5. (1984) Словарь народных географических терминов (ruse). Mysl, p. 112.
  6. René Grousset. The Empire of the Steppes: A History of Central Asia, Rutgers University Press, 1970, p. 348, (ISBN 0-8135-1304-9)
  7. (1998) Armenia: A Journey Through History. Electric Press, p. 3. ISBN 978-0-916919-24-5. “...Sevan (Geghama)...”.
  8. Ancient civilizations: the illustrated guide to belief, mythology, and art. Barnes & Noble. ISBN 9781435101210. “Lakes Sevan, Urmia, and Van are considered by Armenians to be their "three seas"...”.
  9. (1999) Armenia: At the Crossroads. Routledge. ISBN 9781134412181.
  10. "Lake Concerns: Group warns that "Armenia's Jewel" could be endangered by carelessness", ArmeniaNow, 27an de decembro 2013.
  11. "The Travels of Sir John Chardin into Persia and the East Indies". London, 1686, pp247-248.
  12. (2016) Journey to Ararat, Introduction by Pietro A. Shakarian, Londono: Gomidas Institute, p. 75. ISBN 978-1909382244.
  13. Babayan et al. 2006, p. 347.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Babayan et al. 2006, p. 354.
  15. Vardanian 2009, p. 79.
  16. Vardanian 2009, p. 83.
  17. 1961-1981 the Complex of Hydraulic Works for Transfer of the Arpa and Yeghegis | Arpa Sevan.
  18. 1968-1980 Construction of Tunnel No.2 and of Arpa-Sevan Conduit | Arpa Sevan.
  19. Babayan et al. 2006, p. 356.
  20. (2015-11-01) “Climate change impact on water resources and crop production in Armenia”, Agricultural Water Management 161, p. 86–101. doi:10.1016/j.agwat.2015.07.004. 
  21. 1995-2003 "Complex of Hydraulic Structures for Diversion of the Vorotan River Runoff to the Basin of the Arpa River" | Arpa Sevan.
  22. "Սեւանա լճի մակարդակը այս տարի բարձրացել է 56 սանտիմետրով", azatutyun.am, 6a de oktobro 2010. ()
  23. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  24. ՀՀ Գեղարքունիքի մարզի առկա և մշտական բնակչությունն ըստ վարչատարածքային միավորների և սեռի ().
  25. "Yerevan Journal; Landlocked and Alone, Armenia Fears the Winter", The New York Times, 9a de aŭgusto 1993.
  26. (2014) Armenia: with Nagorno Karabagh, 4‑a eldono, Bradt Travel Guides, p. 202. ISBN 9781841625553.
  27. "'Public' Beaches Available at Armenia's Lake", azatutyun.am, Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, 8an de julio 2011.
  28. "Available 'Blue Pearl': Public beaches proved popular with Lake Sevan holidaymakers", ArmeniaNow, 30a de septembro 2011.
  29. "The holiday season opened along with the public beaches of Sevan Lake", 5an de julio 2015.
  30. CEE/Newsletter/October 2017/Full - Meta (angle). Alirita 22an de aprilo 2020.
  31. Aghababyan K., Khanamirian G. 2017. Baseline study of the Birds at Lake Sevan for further monitoring. Lake Sevan National Park.
  32. (Aŭgusto 2017) “Assessment of mutagenicity of water from Lake Sevan, Armenia with application of Tradescantia (clone 02).”, Mutation Research 800-802, p. 8–13. doi:10.1016/j.mrfmmm.2017.03.006. 
  33. "Environmental Risk Assessment of Heavy Metal Pollution in Armenian River Ecosystems: Case Study of Lake Sevan and Debed River Catchment Basins", 2016, paĝoj 2387–2399.