Plantoziĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plantoziĝo estas videbla kiel malklareco en la nordorienta parto de Kaspio. Foto el kosmo.
Plantoza rivereto
En lageto, kun multaj mortintoj folioj sub arbo, formiĝas gasbobeloj,
Kiel plantoziĝo laboras en estuaro (de Ĉirkaŭaĵa Egida Agentejo) per ago de oksigeno kaj fitoplanktono.

Plantoziĝo, aŭ eŭtrofiĝo[1], de landoakvo (en lago, rivero, rezervujo, maro) estadas kaŭzata per la malpligrandiĝo de diverseco de ekologia sistemo per troa kvanto de kemiaj nutraĵoj, kutime per kombinaĵoj enhavantaj nitrogenonfosforon. Plantoziĝo estas ofte rezulto de nutraĵa poluado, se akvo kun sterkoj de agrikulturo enfluas en naturajn akvojn, kvankam ĝi povas okazi ankaŭ nature en lokoj, en kiuj nutraĵoj akumulas aŭ kie ili kontinue enfluas en la sistemon. Plantoziĝo ĝenerale estas ega kreskado de plantoj kaj malpligrandiĝo de biologia diverseco per venko de iuj certaj specoj super la aliaj, kaj estas verŝajna kaŭzo de malpligrandiĝo de la akva kvalito. En akva ĉirkaŭaĵo, troa kresko de akvaj plantoj aŭ fitoplanktono ĝenas normalan funkciadon de la ekologia sistemo kaj kaŭzas diversajn problemojn. Ankaŭ homa socio estas influata: plantoziĝo malpligrandigas la resursan valoron de riveroj kaj lagoj rilate al la uzoj de akvo, fiŝkaptado, ĉasado kaj banado.

Sano-rilatantaj problemoj povas okazi tie, kie plantoza akvo estas uzata por trinkado.

Plantoziĝo estas agnoskata, kiel polua problemo en eŭropaj kaj nordamerikaj lagoj kaj en rezervujoj ekde mezo de la 20-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eŭtrofiĝo laŭ NPIV, vidu [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]