Masakro de la Sankta-Bartolomea tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
19-a jarcenta pentraĵo de François Dubois pri la amasmurdo.
Sceno el franca filmo de 1916 pri la nokto de Sankta Bartolomeo.

La masakro de la Sankta-Bartolomea tago (france Massacre de la Saint-Barthélemy) estis violentega katolika tumulto kontraŭ la francaj protestantoj, la hugenotoj. Ĝi okazis en Parizo dum la nokto inter la 24-a (memortago de Sankta Bartolomeo) kaj la 25-a de aŭgusto 1572.

La amasmurdo okazis sendube laŭ ordono de Katerino de Mediĉo, la patrino de la reĝo Karlo la 9-a. Ĝi komenciĝis per la murdo de grava franca protestanto, la admiralo Gaspard de Coligny. La murdoj sekve disvolviĝis tra la tutan urbon, disseminte teruron inter la protestantoj.

Tiu okazaĵo estis grava etapo de la francaj religiaj militoj, ĉar ĝi kaŭzis poste pli grandan fanatikecon ĉe la hugenotoj.

Sceno de la Masakro de la Sankta-Bartolomea tago laŭ samepoka gravuraĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]