Mastrumklavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mastrumklavaro kun 88 pezigitaj martelmekanikaj klavoj

Mastrumklavaro estas klavaro kun enigita MIDI-kontrolilo por generado de mastrumdatumoj (MIDI-ordonoj) sen propra songenerado.

La MIDI-elirejo de mastrumklavaro estas konektebla kun sonmodulokomputilo, kiuj je la frapado de la klavoj generas la deziratajn sonojn. Sekvencilo (ekz. komputilo kun sekvencilprogramaro) krome povas registri per MIDI la klavomovojn kaj poste reprodukti per ajnaj MIDI-kapablaj aparatoj.

Simplaj mastrumklavaroj estas riceveblaj ekde proksimume 30 Eŭroj kaj havas plejofte pli ol 2 oktavoj kun klavetoj sen frapdinamiko. La pli valoraj mastrumklavaroj havas 88 pezigitajn normklavojn kun martelmekaniko, por ŝajnigi la ludsenton de piano. Krom tio ĝi proponas ludhelpilojn kiel moduladoradoj, postfrapa sonformado kaj aliajn specialfunkciojn, por povi mastrumi la aparatojn plejparte konektitajn per MIDI, ekzemple por elekti el inter la variaj instrumentsonoj sur ĉi tiuj aparatoj. De nove mastrumklavaroj ofertas krom MIDI-konekto ankaŭ USB-konekton.

La plej multaj ciferecaj pianoj kaj sinteziloj disponas plejofte ankaŭ el simplaj mastrumklavaraj funkcioj.