Matena stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
matenstelo

La matena stelomatenstelo estas batarmilo, kiu estis uzata en la mezepoko kaj ĝis la frua moderna epoko. Ĝi estas la pluevoluigado de la bataldraŝilo.

La klasika speco de matenstelo konsistas el 60 cm longa, forta lignotenilo, je kies fino estas ligna aŭ fera kapo (ĉ. 8 ĝis 20 cm de diametro). Tiu kapo havas dornojn, kiuj donis al ĝi stelforman aspekton. Ofte je la malsupra fino de la tenilo estis fiksita pugorimeno por malebligi la perdon de la armilo en batala ĥaoso. La uzon de matenstelo estas komparebla kun batalmartelobatalhakilo. Por uzi la matenstelon oni bezonas multe da forto, tamen la uzo estis rigardata kiel „nekavalireca“. Variantoj ĉe kiuj la kapo estis ligita de ĉeno al la tenilo nomiĝas batsldraŝilo.

Hodiaŭ preciza difino de matenstelo estas malfacila.

La matenstelo estis uzata ĝis en la 17a jarcento. En la tranĉea milito de la unua mondmilito estis uzataj similaj armiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • George Cameron Stone: A Glossary of the Construction, Decoration and Use of Arms and Armor in All Countries and in All Times. With an introduction by Donald J. LaRocca. Courier Dover Publications, Mineola NY 1999, ISBN 0-486-40726-8, S. 228.
  • Martin J. Dougherty: Weapons and fighting Techniques of the medieval warrior, 1000 - 1500 AD. Amber Books Ltd., London 2008, ISBN 978-1-906626-06-8 (Deutsche Ausgabe: Kriegskunst im Mittelalter. Ausrüstung und Kampftechniken von 1000 bis 1500 n. Chr. Weltbild, Augsburg 2008, ISBN 978-3-8289-0861-1).