Matias Freire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revuo Brazila Esperantisto, decembro-novembro 1913

MatiasMathias da SILVA FREIRE (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1882 en vilaĝo Praia de Ponta de Campina, municipo de Mamanguape, Paraíba, Brazilo, mortis en João Pessoa, la 30-an de marto 1947) estis brazila verkisto kaj Esperanto-parolanto. Li estis la nepo de Barono de Mamanguape. Li lernis en Seminario de Paraíbo kaj iĝis pastro en Recife 1905. Li instruis en multaj lernejoj de sia subŝtato kaj kunlaboris al lokaj ĵurnaloj.

Li estis ankaŭ verkisto kaj unu el la fondintoj de Academia Paraibana de Letras (Paraiba beletrisma akademio) en 1941. Li studis multajn lingvojn, inkluzive Esperanton. Li reprezentis esperantistaron de Paraibo en la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1945.

Omaĝe al li estas lernejo kaj strato kun sia nomo en João Pessoa.