Meĥanika puzlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puzlodesegno de W. Altekruse.

Meĥanika puzlo estas ludilo, nome puzlo prezentita kiel aro de meĥanike interligitaj pecoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉina lignonodo.

La plej antikva konata meĥanika puzlo devenas el Grekio kaj aperis en la 3a jarcento a.K. Tiu ludilo konsistis el kvadrato dividita en 14 partoj, kaj la celo estis krei diferencajn formojn el tiuj pecoj. Ĝi estis nomita Ostomaĥion.

En Irano “puzlaj fermiloj” estis faritaj tiom frue kiom ĝis la 17a jarcento.

La venonta konata puzlo estis en Japanio. En 1742 estis mencio de ludilo nome “Sei Ŝona-gon Ĉie No-Ita” en libro. Ĉirkaŭ la jaro 1800 la puzlo konata kiel Tangramo el Ĉinio iĝis populara, kaj 20 jarojn poste ĝi estis disvastiĝinta tra Eŭropo kaj Ameriko. La kompanio Richter el Rudolstadt ekproduktis grandajn kvantojn de puzloj similaj al Tangramo de diferencaj formoj, nome la nomitaj “Anker-puzloj”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Puzzles Old & New, de Professor Hoffmann, 1893
  • Puzzles Old and New, de Jerry Slocum & Jack Botermans, 1986
  • New Book of Puzzles, de Jerry Slocum & Jack Botermans, 1992
  • Ingenious & Diabolical Puzzles, de Jerry Slocum & Jack Botermans, 1994
  • The Tangram Book, de Jerry Slocum, 2003
  • The 15 Puzzle, de Jerry Slocum & Dic Sonneveld, 2006