Mefistofelo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Mefistofelo skulptita de Mark Antokolski.
Mefistofelo (Mephistopheles aŭ Mefistofeles en plejmultaj lingvoj) estas unu el la sep princoj de Infero. Ĝi origine aperis en literaturo kiel la nomo de de la demono en la legendo de Faŭsto. Ĝi ekde tiam estis ofte prezentita en aliaj verkoj kiel sinonimo de la Diablo mem.
Laŭ etimologio la vorto verŝajne devenas de la hebrea מֵפִיץ (mêp̄îṣ, mefits) kun la signifo "disĵetanto, pereiganto" kaj la hebrea ט֫פֶל שֶׁ֫קֶר (tōp̄el šeqer, tofel ŝeker), kiu signifas "semanto de mensogoj", do entute "kiu detruas per mensogoj".