Meksika Esperanto-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Meksika Esperanto-Kongreso (MEK) estas la nacia kongreso de la Esperanto-movado en Meksiko, organizata de Meksika Esperanto-Federacio.

Laŭ la stato de aŭtuno 2014 okazis 13 tiaj naciaj kongresoj:

  • En 1962 estas okazigita la 1-a nacia kongreso, kunvokita de EMA, la antaŭaĵo de la posta organizaĵo MEF. La naciaj kongresoj okazis regule ĉiujare dum kvar jaroj (1962-1965).
  • kaj la 5-a plian fojon en la ĉefurbo Meksiko (1966).
  • En la urbo Oaĥako en 1998 organiziĝis la 6-a nacia kongreso, kun 25-30 partoprenantoj el diversaj urboj de la lando. Dum la kongreso estis prezentita Flor kaj kanto, antologio de meksika poezio, en esperanta traduko de Juan Jacobo Schmitter kaj Jorge Luis Gutiérrez.
  • En majo 2003 organiziĝis la 7-a nacia kongreso, en Meksikurbo. Dum la kongreso, Luis Raudón estis elektita prezidanto de MEF, por anstataŭi Jorge Luis Gutiérrez, kiu estis rezigninta en februaro.
  • Inter la 4-a kaj la 8-a de decembro 2005 organiziĝas la 8-a nacia kongreso en Akapulko.
  • En 2009, en la ĉefurbo okazis la 10-a nacia kongreso. Sidejo estas la jura fakultato de la UNAM, kie dum la lastaj jaroj regule okazas Esperanto-kursoj.
  • La 12-a nacia kongreso, sub temo "Esperanto - 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn", disvolviĝis inter la 16-a kaj 19-a de novembro 2012 en la urbo Queretaro, pli precize en la fakultato pri lingvoj de la universitato aŭtonoma de Keretaro (UAQ) kaj en la universitato de la ideoj (Universidad de las ideas).[2]
  • La 13-a nacia kongreso, kies temo estis "Agadoj por pli bona mondo", okazis inter la 15-a kaj 18-a de novembro 2013, en la “Escuela de Estudios Superiores Regina” centre de la Ĉefurbo de Meksiko.[3]
  • La 14-a nacia kongreso okazis en Puebla inter la 16-a kaj la 19-a de novembro 2018, en la Universidad Autónoma [Aŭtonoma Universitato], kun la temo "Interkultura komunikado kaj internacia perado".[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]