Saltu al enhavo

Melchior Manlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melchior Manlich
(1513-1576)
Bildo de Melchor Manlich
Bildo de Melchor Manlich
Persona informo
Naskiĝo 1513
en Aŭgsburgo, Germanio
Morto 1576
en Freudenberg, apud Amberg, Germanio
Profesio
Okupo komercisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Melchior Manlich (1513-1576) estis germana entreprenisto kaj komercisto, bofilo de Leonhard Rauwolf (1535-1596), kies filino edziniĝis al li. Li estis proprietulo de hidrargo-minejo en Idrio, Malsupra Aŭstrio kaj komercis kun Aleppo, Tripoli kaj Famagusta, en la Otomana Imperio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La Manlich-familio origine venis el Alzaco, sed jam estis establia en Aŭgsburgo en la tempo de Melchior kaj estis grava potenco en la eŭropa metalkomerco. Dum proksimume 150 jaroj, la komercdomo estis el elstara graveco por la Supra Ŝvabo kaj, preter tio, por la tuta centreŭropa ekonomio. La fokuso estis la minado. En 1552, Matthias Manlich vastigis siajn komercaktivecojn al Schwaz en la Tirolo. La Manlich-familio ankaŭ estis aktivaj en la supra hungara kaj Mansfeld minadregionoj.

Ĉirkaŭ 1560, Melchior aĉetis la domon de la kortuma juĝisto en la Kastelo Kissing, sed devis vendi ĝin denove en 1563 post kiam domrestaŭradoj komenciĝis ĉar lia firmao estis tro-ŝuldiĝinta. Tiuj financaj problemoj, kiuj poste kaŭzis la bankroton de la komercdomo, estis parte kaŭzitaj de la naciaj bankrotoj de Hispanio kaj Francio en 1557. Ekde 1571, Manlich estis aktiva en la komerco en Levantenio ekde Marsejlo, foje kun siaj propraj ŝipoj: li komercis malgrandajn ferajn varojn, tolaĵojn kaj metalojn interŝange de daktiloj, sekvinberoj, drogoj, ungventoj, kotono, silkaj ŝtofoj, tapiŝoj, perloj kaj altvaloraj ŝtonoj. Li havis filiojn en Konstantinopolo, Famagusta (Kipro), Tripolo (Libano), Alepo (Sirio) kaj Aleksandrio. La nederlandaj priliberecbatalantoj (el Geusen) kaptis kargon da pipro kun valoro de 50 mil guldenoj.

En 1573, Manlich sendis Hans Ulrich Krafft von Dellmensingen (1550-1621) kaj sian bofilon Leonhard Rauwolf al vojaĝo, sed bankrotis en 1574 - kiel 70 aliaj Aŭgsburgaj firmaoj funkciigantaj tra Eŭropo inter 1556 kaj 1584. Tiun bankroton antaŭis la religiaj militoj en Francio inter 1572 kaj 1573, kiel rezulto la franca kortego prokrastis la repagon de pruntoj. La dua ŝtata bankroto de Hispanio en 1575 estis baldaŭa. En 1536, Melchior Manlich estis verŝajne pentrita fare de Jan Stephan van Calcar en Venecio.