Memorpinglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Memorpinglo je la honoro de la murdita lernantino Naomi Rosenblüth (nask. en 1926, forpelita el Germanlando en la 28.10.1938, +1942), starigita apud la Evangelia Konsilantargimnazio en Erfurto.

MEMORPINGLO (germane: Denknadel) okulfrape memorigas pri la sorto de kuncivitanoj persekutitaj dum la Dua Mondmilito respektive la jarojn antaŭajn ekde 1933.

Same kiel la stumbligaj pavimŝtonetoj en aliaj germanaj urboj ankaŭ la memorpingloj servas por honorigi la viktimojn de la nazia teroro. Tiaj memoriloj stariĝis sole en Erfurto, ekde 2009 sume ses, la lasta la 9-an de novembro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kathrin S. Seidel, "Opfern einen Namen geben: Die 6. Erfurter Denknadel erinnert an Naemi Rosenblüth", en: Prima 2012 (=Jahrbuch des Evangelischen Ratsgymnasiums Erfurt, 14), p. 113-116.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]