Meningito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meningito estas genra nomo de la meningaj inflamoj. Meningo estas komuna nomo de la tri membranoj (duramatro, araknoido, piamatro), kiuj ĉirkaŭtegas la cerbon kaj mjelon.

  • malsanigantoj: diversaj mikroorganismoj el la flankaj kavoj, sinusoj aŭ tra la sangocirkulo atingas la meningon
  • simptomoj: alta febro, kapdoloro, nuka rigideco, vomemeo, vomado, deliro aŭ sveniĝo.
  • kuracado: per antibiotiko; se la malsaniganto estas viruso, ne kuracebla per medikamentoj

La meningito plej ofte malaperas sen spuro, postlasaĵo.