Menologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Menologio de Bazilio la 2-a, Bapto de Jesuo.

La menologio estas kolektaĵo de liturgiaj tekstoj uzataj en la ortodoksa Eklezio. Ĝi entenas la biografiojn kaj la “dian oficon” proprajn de la sanktuloj kaj komsistas en dekdu volumoj korespondantaj al la dekdu monatoj de la jaro.

Menologio por Bazilio la 2-a

La plej antikva bizanca menologio konata, redaktita komisie de la imperiestro Bazilo la 2-a, kaj tial kromnomata Menologio de Bazilo la 2-a estis kompilita de Simeono Metafrasto ĉirkaŭ la jaro 985-a, kaj formas 12 volumojn, kiuj kompleksive konsideratas ĉefverko de la bizanca arto, riĉigita per grandvaloraj miniaturaĵoj.

Ĝi estas konservita ĉe la Vatikana Biblioteko. Ĵuse estis publikigita faksimilo de la manuskripto.

Ĝi estis miniaturita de ekipo de 7-8 artistoj gviditaj de monaĥo Pantaleono; ĉiu miniaturo estas subskribita de sia aŭtora majstro. La ilustraĵoj troviĝas ĉe kappaĝe aŭ piedpaĝe. Pantaleono estis trudinta diagonalan komponan drelikon, ekstreme percizan kaj kontrolitan, kun solena skando.

Miniaturaj apartaĵoj:

  • Sceno de la bapto. Virgulino kun la infano trabrake, sceno de la Dodekaorton (listo de la dekdu liturgiaj festoj plej solenitaj en la ortodoksa Eklezio) de Pantaleono;
  • Transporto de la Kesto de Interligo;
  • Procesioj kun celebranto kaj diakonoj, kun la vizaĝo al la altaro, kaj arkitekturaj apartaĵoj elvokantaj pentraĵojn de Hagian Sophian (Sankta Sofia);
  • La sep dormantoj de Efeso, kaŝiĝintaj en groto por forfuĝi la mortopunon pro ilia kristana kredo. Groto fone nigra, kumule konstruita, homaj figuroj amasigitaj en la spaco...

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

KOMUNA entenas bildojn pri menologioj [1]

Bibliografio

  • DELEHAYE, Hippolyte: Les ménologes grecs, dans Analecta Bollandiana, 1897.
  • QUENTIN, H.: Les martyrologes historiques, Paris, 1908.
  • NORET, Jacques: Ménologes, synaxaires, ménées. Essai de clarification d’une terminologie, en Analecta Bollandiana, vol.86, 1968, p. 21-24.
  • BOTTEREAU, Georges: Article Ménologe, dans le Dictionnaire de spiritualité, vol.10, kol. 1024-1027.