Menyhért Kéri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Menyhért KÉRI [menjhErt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kéri Menyhért estis hungara meteologo, instruisto, bibliotekisto.

Menyhért Kéri [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1914 en Kecskemét, li mortis la 4-an de majo 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Menyhért Kéri frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato István Tisza en 1938 kaj 1941. En 1938 li ekinstruis en gimnazio en sia naskiĝurbo, sed en la sekva jaro li havis postenon en la meteologia instituto. Paŝo post paŝo li akiris pli signifajn postenojn, sed dum la 2-a mondmilito kelkfoje li estis soldato. Li multe okupiĝis pri la precipitaĵoj, ĉefe pri la neĝoj. En 1962 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1964 kaj 1977 li estis bibliotekestro de la instituto. En 1976 li pensiuliĝis. Li ricevis diversajn premiojn inter 1953-2001.

Li havis edzinon ekde 1941, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Felhőszakadás Debrecenben (1937) - kun iu alia
  • Szárazsági számok Magyarországról. Magyaróvár, Budapest, Debrecen. 1871–1940. (1941) - doktoriĝa disertaĵo
  • A Hajdúság és a Nyírség hóviszonyai (1947)
  • Magyarország hóviszonyai. 1929/30–1943/44. (1952)
  • A hó térfogatsúlyának változása. Hidrológiai tanulmány a vízháztartás köréből. (1958) - kun iu alia
  • Kurze Geschichte und Resultate der im Meteorologischen Institute der Universität Debrecen Ausgeführten aerologischen Untersuchungen (1969)
  • A Mecsek hegység éghajlata (1974) - kun iu alia
  • Klímaév-típusok gyakoriságának tér- és időbeli változásai a Kárpát-medencében (1999) - kunlaboranto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.