Mercedes Sosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mercedes Sosa (sidanta) kun la argentina ŝtatprezidantino Cristina Kirchner, en 2005

Mercedes Sosa (naskiĝis la 9-an de julio 1935 en Tucumán, mortis la 4-an de oktobro 2009 en Bonaero) estis argentina kantistino kun forta popola trajto en Latinameriko. Ŝi estis konata kiel "La Negra", pro siaj longaj kaj glataj nigraj haroj.

Ŝia talento estis eltrovita kiam ŝi estis 15-jaraĝa kaj venkis konkurson en loka radio de sia naskurbo. Tiam estis proponita al ŝi dumonata kontrakto. Admirata pro la kontralta tembro, ŝi registris sian unuan diskon - Canciones con Fundamento – laŭ argentinfolklora stilo.

Ŝi famiĝis internacie en Usono kaj Eŭropo ekde 1967, kaj en 1970, kune kun Ariel Ramírez kaj Félix Luna, registrante Cantata Sudamericana kaj Mujeres Argentinas. Ŝi produktis ankaŭ diskon kiel tributon al la ĉilianino Violeta Parra.

Sosa interpretis vastan repertuaron, sonbendigante kanzonojn de pluraj stiloj. Ŝi kantis ofte kun multaj argentinaj muzikistoj, kiel León Gieco, Charly García, Antonio Tarragó Ros, Rodolfo Mederos kaj Fito Páez, same kiel kun aliaj latinamerikanoj, ekzemple Milton Nascimento, Fagner kaj Silvio Rodríguez.

Ŝi estis konata maldekstrema politika aktivistino, estinta peronisto dum la junaĝo. Antaŭnelonge, ŝi manifestiĝis kiel forta opozicianto al la figuro de Carlos Menem kaj subtenis la elektiĝon de Néstor Kirchner kiel ŝtatprezidanton. La soci-politika agado speguliĝis en la interpretata repertuaro, igante ŝin unu el la elstaruloj de Nueva Canción (Nova Kantado), - latinamerika muzika movado en la 60-a jardeko, kun afrikaj, kubaj, andaj kaj hispanaj radikoj. En Brazilo, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Chico Buarque, inter aliaj artistoj, estis diskonigantoj de Nueva Canción, difinita per ideologio de protesto kontraŭ tio, kion ili opiniis usona imperiismo, konsumismo kaj kontraŭ socia malegaleco.

"La Negra" faris dueton (Sólo le pido a Dios), kun la brazila samb-kantistino Beth Carvalho, en kiu ĉiu kantis en sia lingvo. Ankaŭ reliefiginda estas ŝia dueto kun la brazila kantisto Fagner, en la kanzono Años, sonbendigita en 1981.