Merindad de Río Ubierna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merindad de Río Ubierna
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 430  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 3° 39′ U (mapo)42.616666666667-3.65Koordinatoj: 42° 37′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 856 m [+]
Areo 275,23 km² (27 523 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Merindad de Río Ubierna (Provinco Burgoso)
Merindad de Río Ubierna (Provinco Burgoso)
DEC
Merindad de Río Ubierna
Merindad de Río Ubierna
Situo de Merindad de Río Ubierna
Merindad de Río Ubierna (Hispanio)
Merindad de Río Ubierna (Hispanio)
DEC
Merindad de Río Ubierna
Merindad de Río Ubierna
Situo de Merindad de Río Ubierna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Merindad de Río Ubierna [+]
vdr

Merindad de Río Ubierna [merinDAD deriouBJERna] estas loĝloko kaj municipo en la norda centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. la loknomo Merindad de Río Ubierna estas etimologie komprenebla kiel Merindad (komunumaro, ĉefe brutobreda) kaj de Río Ubierna alude al la rivero Ubierna. La municipo havas sidejon en la loĝloko Sotopalacios.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 275,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 436 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, kaj ĉefe perdis 800 loĝantojn el 1970-aj jaroj, sed poste rekuperiĝis pro la aligo de loĝlokoj kaj akiris 400.

Ĝi distas 24 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, laŭlonge de ties nordaj vojoj, kaj estas trafluata de la rivero Ubierna de nordo suden. La municipo estas formata de 22 submunicipoj.

La municipa teritorio ĉirkaŭas sude la teritorion de Quintanaortuño.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La reloĝado kaj fondo de Ubierna datas de la jaro 884, samjare kiel la urbo Burgoso, ambaŭ faritaj de la grafo Diego Rodríguez. Tamen, la "Anales Castellanos" indikas kiel dato de ambaŭ okazaĵoj la jaron 882, sed tujaj atakoj fare de sudaj islamanoj malhelpis, ke ĝis la citita jaro 884 ambaŭ lokoj estu konsiderataj jam kiel tute plifirmigitaj en la proceso de la konkero de Kastilio fare de kristanoj.

Jurisdicción de Ubierna formis parton de la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, ĉefe tiu de Sankta Johano, la ermitejoj Sotobrín, en Celadilla Sotobrín, de Nuestra Señora de los Ángeles (ruinoj), en Cobos junto a la Molina, kaj Virgen de Montes Claros, en Ubierna. Krome estas la ruinoj de la kastelo de Ubierna kaj la kastelo de Sotopalacios.

La municipo estis formata per aligo de la jenaj municipoj en la 1970-aj jaroj:

Kodo INE Nomo Areo (Ha) Loĝantoj 1970 Loĝantoj 1975 Loĝantoj 2009
09097 Celadilla-Sotobrín 6.093 157 122 83
09099 Cernégula 2.398 79 50 40
09147 Gredilla la Polera 3.125 157 119 34
09161 Hontomín 2.294 174 157 94
09205 Masa 4.345 130 57 30
09222 La Molina de Ubierna 2.294 118 112 26
09291 Quintanarruz 2.146 60 33 21
09299 Quintanilla-Sobresierra 3.799 175 114 76
09370 Sotopalacios 594 275 211 494
09397 Ubierna 2.491 220 189 173
09453 Villanueva de Río Ubierna 819 186 135 78
09468 Villaverde Peñahorada 1.424 138 87 116
Totalo 31.822 1.869 1.386 1.406

La diferenco inter 27 522 hektaroj kaj la 31 822 h de la tabelo rilatas al la parta aligo de la municipo Masa.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]