Merkuro (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Merkuro estas la filo de Jupitero kaj de la filino de la titano Atlaso kaj la diino Maja. Li estas la romia dio de komerco (rilata kun la vorto merkantilismo) kaj de la veturo. Li portas ĉapelon kun flugiloj, la pegasus-on, kaj tial li estas la pli rapida mesaĝisto kaj tre fidela amiko de Jupitero.

Merkuro inventis la liron, kaj lia birdo estas la koko. En Romo, lia tago estis la 15-an de majo.

Merkuro donis sian nomon ankaŭ al la planedo Merkuro kaj al la tago de la semajno merkredo (de la latina Mercurii dies). En iuj lingvoj, Merkuro donis sian nomon al la elemento hidrargo. En la greka mitologio, lia nomo estas Hermeso.