Metroo de Budapeŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metrooreto de Budapeŝto
Malnova metrovagono en muzeo
Keleti pályaudvar 2014

Metroo de Budapeŝto estas reto de metrooj en Budapeŝto, en 2009 konsistanta el 3 linioj, el 42 stacioj, el 392 vagonoj. La tuta longo estas 31 km.

La unua linio komencis funkcii en 1896, kiu estis la 3-a en la mondo, ĉar oni ne volis funkciigi tramon laŭ la bela avenuo. Tiu estas nun nomata M1 "flava" metroo, trafikanta inter placo Vörösmarty (interna urbo preskaŭ ĉe Danubo) kaj vojo Mexikói (iom post la urba parko.

La dua linio ekfunkciis en 1970, kiu iĝis M2 "ruĝa" metroo, laŭ sistemo de metroo de Moskvo. Ĝi nun funkcias inter placo Örs vezér kaj stacidomo Déli, dume ĝi faras kontakton kun stacidomo Keleti. Oni nomas ĝin ankaŭ linio oriento-okcidento.

La tria linio ekfunkciis en 1976, kiu iĝis M3 "blua" metroo, same tiel laŭ sistemo de metroo de Moskvo. Ĝi nun funkcias inter centro Újpest kaj stacidomo Kőbánya-Kispest, dume ĝi faras kontakton kun stacidomo Nyugati. Oni nomas ĝin ankaŭ linio nordo-sudo.

En 2009-2014 estas konstruita M4 "verda" (vidu supre la mapon!) kaj estas planata jam M5.

Vidu ankaŭ