Metroo de Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metromapo de Milano

La Metroo de Milano estas la plej grava metroo de Italio kaj ĝi troviĝas en Milano, unu el la plej gravaj urboj de la lando.

Reto

Aktuale, la metroa reto konsistas el 4 linioj:

Linio Vojo Malfermo Longo Stacioj
Sesto 1º MaggioRho Fiera / Bisceglie 1964 27,0 km 38
Abbiategrasso / Assago Milanofiori ForumCologno Nord / Gessate 1969 39,4 km 35
San DonatoComasina 1990 17,1 km 21
ZaraBignami 2013 12,9 km 14

Ĝis 2012 la reto longis 92 km. Preskaŭ 54 km da reto estas sub la teritorio de la komunumo de Milano dume restantaj 29,5 atingas la najbarajn komunumojn. Preskaŭ 56 km da reto estas subteraj kaj la restantaj estas surfacaj, en tranĉeo aŭ raze. La tuta nombro de stacioj estas 101, 21 eksterurbaj.

La 4 linioj estas kutime nomataj per la koloroj de la linio: "ruĝa" (rossa, M1), "verda" (verde, M2), "flava" (gialla, M3), "lila" (lilla, M5). La koloroj estas uzataj en la mapoj, por la livreo de la trajnoj kaj por la aranĝoj de la stacidomoj.

Linioj

M1

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Linio M1 (metroo de Milano).

M2

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Linio M2 (metroo de Milano).

M3

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Linio M3 (metroo de Milano).

M5

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Linio M5 (metroo de Milano).

Venontaj linioj

M4

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Linio M4 (metroo de Milano).

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj