Mi estas referencata al Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Evangelio laŭ Johano, ses foje Johano uzas la esprimon „Mi estas“ referencata al Jesuo kaj kunigita al determinita predikato. Oni scias ke la esprimo “mi estas”, en Johano, eksplicite reirigas al la mistera nomo de Dio revelaciita al Moseo en la epizodo de la Sinaja Monto (Eliro 3, 14).
Ses fojojn en tiu evangelia anonco la dia titolo dekliniĝas laŭ diversaj predikatoj realiĝantaj en Jesuo. Temas pri la karakteriza maniero per kiu la apostolo Johano transdonas la fundamentan veron pri Jesuo: Tiu per tia esprimo estas indikita kiel la kompleta revelacio de Dio kaj la egalulo al Dio. Jen ilia listo en la Evangelio laŭ Johano:

  • 1) (Jo 6, 35…) “Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.”
  • 2) (8, 12; 9, 5) “Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallunon, sed havos lumon de la vivo.”
  • 3) (10,9) “…Mi estas la pordo de la ŝafoj.”
  • 4) (11. 25) “… - Mi estas la releviĝo kaj la vivo: kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos.”
  • 5) (14. 6) “…Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.”
  • 6) (15, 1.5) “Mi estas la vera vinberarbo kaj mia Patro estas la kultivisto…”

Tiuj ses “mi estas” kunigitaj al apartaj predikatoj karakterizantaj la naturan pozicion de Jesuo rilate la Patron sintonie kun la “sinaja mi estas”, estas specife kaj analize ripetataj en la epistolo al la Hebreoj, kun kiu estas komprenigate ke la revelacio atingis en Jesuo sian kulminon kaj ne povas pli kreskiĝi ĉar neniu povas kuŝi en la Patro pli intime ol la Filo. Tion oni vidu ankaŭ en la evangelia prologo de la Johana evangelio en kiu Jesuo estas difinita la dia Logos.

La Filo “estas” la Revelacio. En li plenplene realiĝas tio kion Marshall McLuhan intencis diri per sia fama esprimo: “La ilo komunikanta koincidas kun ĝia enhavo”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]